![]() |
La universitataj grupoj de Esperanto ekzistas, ekzistindas kaj kriindas pro plural kialoj...
- Unue, ke la universitatoj estas etosoj kie abundas la gejunuloj - la agad-kampo de BEJO;
- Due, ke tiuj studantoj, de nun ĝis oni ne scias kiam, influas la personojn pro siaj intelektualecoj, do, post la e-lernado estas pli facile tiaj junuloj influi aliajn homojn ol alitipaj personoj;
- Trie, en universitatoj oni emas studi ne nur la fakon kiun kursas, sed aliajn aferojn ankaŭ... La scivolemo en la universitato estas altnivela;
- Kvare, ĝenerale eblas trovi ene de la universitato ĉambron por studi kaj instrui esperanton. Kaj pritraktas neŭtralan etoson, politike, rasie kaj religie!
- Kvine, ne nur universitatanoj frekventas la universitaton, do, eblas ankaŭ la neuniversitatanoj lerni Esperanton tie. Ankaŭ okazas ke la geuniversitatanoj ĉiam havas geamikojn kiu ne studas ĉe iu universitato, aŭ studas ĉe alia universitato, do ĉiumaniere la propagando “perbuŝe” funkcias...
“Mi konsentas kaj aldonas ke Esperanto-Movado en universitato ne sin reduktas al instruado. Per ĝi ankaŭ eblas esplori serioze ligante Esperanton kaj la diversajn fakojn. Mi interesiĝas, en mia fako (psikologio), pri influo de Esperanto en disvolvigo de inteligento kaj lingva konscio. Al Rafael Lins estus interesa esplori pri historio de E-Movado en Brazilo. Ankaŭ ni ne forgesu pri tradukado kaj verkado de sciencaj artikoloj pri Esperanto kaj en Esperanto." — Golbery Gomes Capistrano 05/09/2006 06:45
“Ankaŭ estas aldoninda: malgraŭ ke la graveco de la universitataj grupoj estas grandega por la brazila esperantujo, ĉefe la junulara, tio ne signifas ke BEJO devas agi nur en universitatoj kaj fakultatoj, ili estas nur pli unu ebla kampo por agi... La devo de BEJO - agi por ĉiuj gejunuloj en Brazilo - tute ne ŝanĝiĝis!" — Felipe de Oliveira Queiroz 05/09/2006 07:31
Jam ekzistas kelkaj universitataj grupoj de Esperanto, rimarku:
Esperanta Studgrupo en UFBA
Universitato: Universitato Federacia de Bahio
Urbo: Salvador de Bahio
Kunrespondeculo: Rafael Lins
Kontaktoj: raflins ĉe gmail.com
Priskribo: Tiu grupo ekentreprenas sian starigon. Ĝis nun partoprenas el kvar kursoj (Juro, Beletro, Danco kaj Historio) kvin gestudentoj, kiuj studas la lingvon ĉiuvendrede posttagmeze, pere de la lernolibro Aktuala Metodo de Esperanto (far Geraldo Matos) helpe de la komencanta vortareto Dicionário do Principiante (far Sylla Chaves). Por la estonto oni planas promenojn tra la urbo, plaĝumojn, drinkadon kaj vojaĝojn al enlando.
Retpaĝo: http://ufbaesperanto.multiply.com/
Esperanto en UECE
Universitato: Universitato Subŝtata de Cearao
Urbo: Fortalezo, CE
Respondeculo: Áddano dos Santos Cordeiro, Damiana Galdencia Fonseca de Britto
Kontaktoj: addano ĉe hotmail.com , dammi_esperanto ĉe yahoo.com.br
Priskribo: UECE havas nukleon pri lingvinstruado. La gelernantoj pagas R$ 40,00 monate. Konsistanta tri semestrojn, la kurso enhavas la E-an gramatikon, originalan literaturon, historion de E-Movado, konversacion, redaktadon, ktp.
Esperanto en UFC
Universitato: Universitato Federacia de Cearao
Urbo: Fortalezo, CE
Respondeculo: Profesoro Leite Jr.
Kontakto: leitejr ĉe uol.com.br
Priskribo: Leite Jr. provas revivigi la antaŭan Domon de Esperanto ĉe UFC. Krom tio li jam kreis novan kurson. Ankaŭ li pensas grupigi studentojn cele ricevi apogon ($$$) de Universitato kaj realigi traduk-grupon.
Esperanto en UFES
Universitato: Federacia Universitato el Espirito Santo
Urbo: Vitória-ES
Respondeculoj: Marcio Malacarme kaj Prof. Wilson Aragão Filho
Kontaktoj: malacarne @ cce.ufes.br kaj aragao @ npd.ufes.br
Esperanto na UFSC!
Universitato: Federacia Universitato el Santa Catarina
Urbo: Florianópolis-SC
Fondinto: Daniel Weber (nuntempe loĝanto de Ribeirão Preto-SP)
Respondeculoj: Felipe Queiroz kaj Felipe Gall
Kontaktoj: esperantistabr @ hotmail.com
Retpaĝo: http://www.esperanto-ufsc.blogspot.com (Portugale)
Unicamp-Esperanto
Universitato: Ŝtata Universitato el Campinas
Urbo: Campinas-SP
Fondinto: Jimes Milanez
Respondeculoj: Fábio Fortes, Harlen Batagelo, Lucas Bueno, Lucas Reis, Rafael Zerbetto, Ricardo Almeida kaj Tatiana Pacioni
Kontaktoj: curso.de.esperanto @ gmail.com
Retpaĝo: http://www.unicamp-esperanto.blogspot.com/ (Portugale)
Kial mencii regionojn kie ne troviĝas universitatanaj grupoj? Nur por ke ĝi estu malplena? Mi ne komprenas tiun sensencaĵon. (Rafael Lins)
Rafael, unue ĉar estas pli facila la personoj kompletigi la aferojn, ne ĉiuj havas facilecojn rilateal ĉi tiu sistemo. Due, ĉar tio montras al ni la regionojn, kiu ne havas grupojn. Pripensante pli bone, ĉi tie estus pli inda fari la aferojn po ŝtato, kaj ne mencii la ŝtatojn kiuj ne havas grupojn (kion vi pensas pri tio? Ĉu konsentite, ĉu ne, ĉu alia sugesto?)... Sed pri la RR (vi komentarion metis tie, ĉu ne?) ni interkonsentis en BEJO-movado ke la afero marŝus regione, do mi pensas ke se estas iu IBGE-regiono (el la 5) sen almenaŭ 1 RR, ĝi estas menciinda por averti nin kie ne eblas BEJO-movado, tio estas simpla teritoria studo de kiu ni de devas fuĝi. Vere, ni ne rajtas fuĝi. (Felipe Queiroz)
Felipe, mi tre feliĉas ke ni diskutas tion en aperta etoso. Krome mi petas alies fingrenŝovojn, por pliriĉigi la diskutojn. Ĉiuj sugestoj kaj proponoj bonvenas. Tiel devas marŝi serioza Junulara-Movado: per daŭra konstruo. Kaj tiun konstruon oni ne trafas krom per daŭra diskutado. Pri la afero de ŝtatoj anstataŭ regionoj mi kunsentas, mia kara. Rilate al RR, do ni menciu klare pri tiuj regionoj ke tie mankas al ni aktivuloj. NUR TION! :D Krom tio, ĉio ajn estus altrudo! hehe Bonan ferian semajnon al vi ĉiuj la legantoj... mi kiel liberecano fakte amas la naciajn tagojn tiajn kiaj la 7a de septembro: ili permesas al ni esti pli liberaj por iri plaĝumi! hehe (Rafael Lins)