New Document
Artikolo: "salvadoro"
 

Konjunktura Analizo de Bahia J-M dum la 2000aj jaroj

Okazaĵoj

Vandilson kaj Rafael Lins, en 2002 Delonge en Salvador la esperantistoj anksias por stabligo de junulara grupo de esperanto-parolantoj. Proksimume en 2001, sekcie de Bahia Esperanto-Asocio, estis lanĉitaj la bazoj por la kreiĝo de formala junulara grupo, kiu nomiĝus JES (Junularo Esperantista de Salvador). Mi, kiel partopreninto en tiu okazaĵo, devas agnoski la eraran rimedon uzitan de ni por akceli la ĉi-tiean J-M-on1). Tiam mi naive kredis, ke per fondiĝo de formaleca kaj oficiala Junularo la afero evoluus pli rapide, kvazaŭ laŭŝajne establa organizo funkcius kiel allogilo. La afero, evidente, komplete fiaskis, ĝi eĉ ne funkcius krom la disvastigo de ĝia kreiĝo – des plie ĉar, tiam, ne ekzistis pli ol du junaj aktivuloj en la movado de nia urbo.

Fernando, Thiale, Vandilson kaj lia filino, en 2004 En 2004 la konjunkturo ŝanĝiĝis, kaj ŝajnis pli fruktodona ol ĉi-lasta. Tiam oni sukcesis kunigi kvin disigitajn gejunulojn (jam eklernantajn la lingvon) en sabatmatena renkontiĝo. Entuziasmigita, mi kreis fotoblogon en la reto, kie mi publikigis interalie fotojn de tiu eta rendevuo, kaj akorde kun la aliaj oni klopodis restarigi JES. Sed okazis, ke el tiuj kvin gejunuloj, tri strebis por la eniro al universitato, kaj pro tempomanko ne eblis al ni ree kunveni. Denove, post pli vigla ekrevivigo, la aferon malhelpis la konjunkturo. Denove mi agnoskas mian naivecon kaj senspertecon por dribli la malfacilaĵojn.

La afero denove stagnis ĝis ĉi-jare, kaj pro nuna revekiĝo ni devas sincere danki la amikar-retservon Orkuton. Kreita septembre de 2005, la komunumo “Esperanto em Salvador” (transnomiĝinta al “Esperanto na Bahia”) jam kalkulas je pli ol kvardek personoj, la plimulto bahiaj gejunuloj. Jam en la fino de tiu jaro kelkaj membroj de tiu komunumo konatiĝis persone, kaj tenas daŭre oftajn rilatojn ĝis nun. Cetere, ĉi-semestre studentoj de la Universitato Federacia de Bahio (partoprenantoj de tiu orkuta komunumo) interakordiĝis pri kreiĝo de esperanta studgrupo en tiu universitato. Tiu grupo kalkulas jam je kvin gejunuloj el diversaj lingvo-niveloj, kiuj helpas unu la alian en la lernado. La plimulto jam scipovas iomete la lingvon, nur unu el la partoprenantoj komencas nun siaj studoj pri esperanto.

Post pli ol kvin-jara sperto de klopodo por starigo de junulara grupo, mi lernis kelkajn neprajn lecionojn rilate al junulara movado. Certe la plej grava estas, ke oni ne devas provi enkonduki kvazaŭ perforte kaj altrude ian ajn starigon se mankas aktivuloj. Oni devas esti singardaj por eviti konstrui giganton kun piedoj el koto. Ju pli spontana kaj sinrega la afero marŝos, des pli efike. Oni devas regi sian entuziasmiĝon por eviti kalkuli la imponan baobaon je velka burĝono aŭ eĉ provi per tro da sterkado ĝin kreskigi hastige.

Fine de tiu sekcio de la analizo, mi opinias ke la aktuala konjunkturo en Bahio estas eĉ favora al la esperanta junularo. Ĉiumonate mi scias pri iu ajn kiu eklernas la lingvon (ĝenerale amikoj de amikoj), ne nur en la ĉefurbo sed enkaŭ en la internlando.

Roluloj

Krom min (aktivulo de BEJO ekde proksimume 2002), mi listigu kelkajn gravajn gejunulojn kiuj strebas por ekvigliĝo de la J-M en Salvador:
- Vandilson Trindade – eksprezidento de BEA kaj de Federacia Konsilantaro de BEL. Li estis tre aktiva en tiuj okazaĵoj de 2001 kaj 2004. Aktuale li ne tiom aktivulas pro personaj kialoj, sed ni konstante kontaktas unu la alian.
- Thiale Moura – filino de esperantistino, ŝi partoprenis tiun grupon de 2004. Aktuale ŝi studas dancon en UFBA.
- Guilherme Dourado – tiu “kulpas” pro la kreiĝo de tiu studgrupo en UFBA. Komencanta la kurson pri Juro ĉi-semestre – kaj veninta el internlando – li tuj kontaktis la esperantistajn studentojn de tiu universitato kaj proponis la studgrupon. Krome, li invitis sian kuzinon (Joana Guerra, studento pri Beletro) por partopreni la aferon. Li jam ekscipovas sufiĉe bone la lingvon.
- Gabriela Nogueira – studento pri Juro en privata universitato. Ŝi jam scipovas iomete esperanton.

Scenejoj

La okazintaĵoj de 2001 kaj 2004 okazis en la kadroj de BEA; en ĝiaj tiamaj sidejoj (unue en domo de estrarano, poste en komerca ĉambro luita de la asocio en la centro de urbo). Nune, la aferoj okazas tute sendepende de la asocio. Ĉar la plimulto de la partoprenantoj de la nunaj okazaĵoj estas universitataj studentoj, la kunvenoj okazas ĝenerale en UFBA mem, kaj enhavas niaj planoj la proponon kunvene promeni en plaĝoj, placoj, turismaj vidindaĵoj, drinkejoj, ktp.

Loke kaj Lande

Ekde kiam mi ekpartoprenis la movadon de BEJO, mi rimarkas tiun tendencon discentrigi la movadon, la funkciadon de la organizo. La unua strebo tion realigi fakte estus la starigo, en 2002, de la Reto de Reprezentantoj, t.e., reto de lokaj aktivuloj (aŭ grupoj) kiuj reprezentos BEJOn en siaj urboj/regionoj. Inter 2002 kaj hodiaŭ ĝi apenaŭ funkciis, nenion gravan faranta. Dum ĉi-jara kongreso estis unuanima la deziro fakte discentrigi la movadon, reasertante tiun vojon kiel la plej trafan rimedon por la akceligo de la J-M. Konsekvence, oni decidis restrukturigi la RR-n, forigante la sistemon de ununura kunordiganto por la tuta lando kaj tion anstataŭante per regionaj kunordigantoj. Fakte ĉu ne estas kontraŭdire, ke reto de aktivuloj kiuj celas la discentrigon de organizo estu centrigata de unu nura kunordiganto?, des plie se oni konsideras tion en Brazilo, kontinent-ampleksa lando?

Tial, la nunaj streboj, ne nur en Salvador, kiel ankaŭ en aliurbaj movadoj, estas la fakta stabligo kaj strukturigo de nevelkebla, nepereigeblaj lokaj movadoj. Kunsente kun la ĝeneralaj okazaĵoj de brazila J-M, la salvadoranoj uzas kiel rimedon la kunigon de universitataj gestudentoj en esperantaj studgrupoj.

Finfine, mi diru ke mi aŭguras por ĉi tiu aktuala konjunkturo de Bahia J-M fruktodonan estontecon. Eĉ se la partoprenantoj denove disiros pro la aferoj de vivo, certe restos kelkaj kiuj fariĝos aktivaj esperantistoj por la movado.


Verkis: Rafael Lins (studento pri historio en UFBA, kunfondinto kaj unua landa kunordiganto de RR, aktuale estas regiona kunordiganto por Nordoriento, krom reprezentanto por Salvador).

1) J-M: mallongigo ĉi tie uzata por Junulara-Movado.
 
salvadoro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 25/05/2008 17:52 (external edit)
 
Reen al la Komenca Paĝo
Reen al la ne-vikia paĝo de BEJO

Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki