![]() |
Mi jam sugestis tion en listo, sed ne estis sufiĉaj reagoj por diskuto kaj/aŭ pretigo. Jen mi reproponas.
”(...) Rafael, post legado de malnovaj BEJO-revuoj en la Centra Oficejo de BEL, diris, ke okaze de la kongresoj, la junuloj plantis arbon en publika loko kaj fiksis signon klarigantan, ke tiu arbo estis plantita de esperantistaj junuloj, blablabla. (...)" (sendita la 14-an de agosto 2006)
Babilante kun Renata Pacheco (RJ), ŝi demandis al mi ĉu tio estis ja tradicio aŭ ĉu oni simple faris tion kelkfoje. Mi ne scias la respondon, nek estas interesata de ĝi. Ĉu tradicio, ĉu amuziĝo, tio ne gravas nun; gravas, ke ni povas realigi bonan kaj interesan ideon. Sube mi listigas kelkajn kialojn (laŭ mi) bonajn por fari tion.
Per plantado de arboj,
Laŭ miaj memoraĵoj pri mia esploro en sidejo de BEL, tiu plantado okazis ĝis la fruaj 80aj jaroj. Se ni konsiderus, ke tio startis jam en la unuaj BEJO-aranĝoj, ni havas inter 10 k 15 jaroj en kiuj okazis tiu plantado. Do, iam ĝi ja estis tradicio. Cetere, apoginda reviviginda projekto. — Rafael Lins 07/sep/2006 17:54
Mi vere neniam sciis ke iutage BEL plantis arbon, kaj mi verdire ne interesiĝas ĉu tio estas tradicia projekto aŭ ne. Do, mi proponas la jenon: iu LKK-ano povus trovi lokon por planti la arbon, preferinde en placo. Mi sugestas arbojn ne nur brazilan, sed ankaŭ florodona kaj/aŭ fruktodona. Se ne estos malfacila, oni povas krei tabuleton surskribita pli malpli tiel “Esta árvore foi plantada pela Organização da Juventude Esperantista Brasileira na data 12/23/5678, devido ao acontecimento do Congresso da Juventude Esperantista Brasileira neste município. NKD”, mi tute ne scias ĉu estas malmultekosta aŭ ne tiuj tabuletoj, sed ili estas pripensindaj. Mi ankaŭ preferas arbojn ol monumentojn, krom pro la kialoj jam cititaj, ĝenerale personojn ne bone atentas pri ili, tute male, kelkaj nur skribaĉas sur ili. — Felipe de Oliveira Queiroz 08/09/2006 06:27
Tsk Tsk, kia skizofrenia prezidento... ĉu vi jam kredas sin prezidento de BEL anstataŭ BEJO, Felĉjo? hhhhhhhhhhhhhhhhh nkd... rilate al la specioj de arboj, mi preferas strikte la indiĝenajn... sed, ve, mi haltigu mian plendemon :D — Rafael Lins
Mi ne komprenis kial mi skizofrenias... Kaj jes, vi haltigu vian plendemon :P
Bone, mi ne volas aferon “robert”, mi nur pensas ke estas pozitiva afero montri ke BEJO, Esperantistoj, aŭ similuloj, ekzistas, ĉu vi neniam aŭdis la frazon “Mi plantas arbojn, do mi ekzistas”? Do, mi ĵus inventis. Eĉ per la tabulo ni povus disvastigi esperanton kaj BEJO-n, ĉu mone valoras la penon aŭ ne mi ankoraŭ ne scias. Rafael, vi preferas la “indiĝenajn”, sed indiĝena kaj brazila estas la samo por mi. Iu povas asocii ekzemple, palmoj kun Brazilo, sed palmo devenis el Azio, do, por vi, kaj por mi, ne taŭgas. Pri la floroj kaj fruktoj, tiuj donas al la arbo valoron pli afetivan, la infanoj volas manĝi la fruktojn, aŭ preni la florojn, ktp. Se ne eblas, do ni plantu aliajn arrrrbojn.
Prezidanteco de BEL, fooooooooor de mi ¬¬ — Felipe de Oliveira Queiroz 08/09/2006