![]() |
Lasu ĉi tien viajn sugestojn, proponojn, plendojn, diskutojn, kaj tiel plu. Tamen, ne forgesu subskribi viajn dirojn.
Vidu ekzemplon:
Titolo
Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde. (Ajnulo)
Retpoŝta adreso en BEJO-Vikio
Mi demandas, ĉu taŭgas montri al ĉiuj adreson nian ĉi tie. Kiam mi skribas adroson tiel kiel nomo @ servilo.com ĉu mi ne donas oportunon ke iu damna roboto kaptu mian adreson kaj spamadu min ĝis la fino de l’ tempoj?!? Pro tio mi ŝanĝis la adreson al nomo ĉe servilo punkto com. Kio pri viaj opinioj? (Golbery)
Kunsnetite (Rafael Lins)
Golbery, eblus roboto fari tion, pro tio mi metis du spacojn inter mia @. Por ni, tio estas obvia adreso, sed por la roboto tute ne... Sed lasu vian adreson laŭ via prefero, mi opinias ke la ĉefa celo de la vikio ne estas havi defaŭton, sed la interkompreno de la BEJO-anoj, do se estas ĉe-j kaj @-j, ne gravas. Mi nur opinias ke meti vorton “punkto” povas konfuzigi la personojn, eble vi jam vidis kelkajn servilojn kiuj oferas retadreson “uzanto@cc.esperanto.plidaaferoj.maiscoisa.co.jp”, do, la unua tendenco de la personoj estas simple forviŝi la spacojn kaj nurnure, malgraŭ ke la serviloj uzataj de ni ĝis nun ordinare estas la tre konataj yahoo, hotmail, ktp, sed ni ne devas faciligi la fuŝaĵojn faratajn, ekzemple, de la dormemo. Do, mi sugestas maksimume tajpi “ĉe” anstataŭ "@" kaj tion inter du spacoj. Sufiĉas por la robotoj... — Felipe de Oliveira Queiroz 06/09/2006 02:19
Pri lokdivido en la sekcioj RR kaj Universitataj Grupoj
Mi devas klarigi kelkajn aferojn. Mia intenco ĉi tie ne estas la aŭtoritateco. Ekde kiam mi estis la kunordiganto pri interreto de BEJO, mi ĉiam faris la aferojn laŭmiakape (mi diras pri dizajno, ekzemple), kaj se iu plendus mi ŝanĝus poste, tamen kio ne devas esti “farita” estas la marasmo. Tiel mi agis pri la du sekcioj supre menciita. Pri la UG-j, mi ŝanĝis la dividon de ili ne plu regionan, sed ŝtatan, kaj mi ne verkis plu kie NE estas la UG-j.
Tamen, pri la RR-j, ni povas fari apartajn paĝojn pri ĉiu regiono aŭ lasi ĝin kiel ĝi estas nun. Mi diras pri regionoj ĉar tiel estis la konsento en bejo-movado. Sed nu, kial do, ĉifoje lasi la regionojn kie ne estas reprezentantoj? Mi opinias ke tiu paĝo ne estas por montri kie estas RR kaj “kaŝi” kie ne. Tiu paĝo taŭgas por studi nian teritorion, pro tio estas nepra afero (pro la facileco) lasi montrataj eĉ la regionojn kie ne enhavas RR-n, por ke ni ĉiam avertiĝu pri tio. — Felipe de Oliveira Queiroz 06/09/2006 03:00
Mi sampensas. Cetere, kaŝi la regionojn, kiuj ne havas reprezentantojn, estus miskonsidero de la regiono. Mi sugestas, ke ni metu mesaĝon apud tiujn regionojn, ekzemple “Bedaŭrinde ni ankoraŭ ne havas reprezentantojn en ĉi tiu regiono. Ĉu vi volas esti reprezentanto? Kontaktu nin!". Ankaŭ ni iel klarigu, ke ankaŭ interesatoj de aliaj regionoj povas fariĝi reprezentantoj de siaj urboj/ŝtatoj. — Raoni Sousa 06/09/2006 10:56