![]() |
La Libro Servo (Komuna Libraro?) estas ideo ekpensita de la Riana Junulordeno. Ĝia celo estas plibonigi la lingvo-kapablo de la Esperantistoj per legado de bonaj libroj je malmultekosta sistemo, kvazaŭ pligrandiĝanta komuna biblioteko.
Ni faras liston de la libroj pri aŭ en Esperanto, (eks)poseditaj de la anoj. Ĉiu rajtas peti unu libron por legi dum unu monato, sed ankoraŭ la reguloj estas farataj:
1 - Ĉiu membro rajtas prunte-preni libron por legi dum unu monato. Se iu bezonas pli da tempo, tiu devas renovigi sian pruntadon.
2 - Por esti membro, sufiĉas kontribui per donaco de (almenaŭ) unu nova libro en ĉiu semestro. La titolo povas esti ripetita.
3 - La donacitaj libroj apartenas al da Komuna Libraro. Por reliefigi tion, ili estos stampitaj per taŭga identigilo.
4 - Se okazus interkonsento pri finiĝo de la societo (komunumo, ktp), la kolektitaj libroj estus transdonacata al iu biblioteko aŭ alia simila projekto.
La nomo “Libro-servo” konfuzas min. Ŝajnas iu konkuranto de la libro-servo de BEL. Mi sugestas la nomon: “Libro-cirklo”. — Felipe CASTRO 10/09/2006 21:36
Eĉ pli bona estus “komuna libraro”, laŭ mi... — Felipe CASTRO 17/01/2007 08:02