New Document
Artikolo: "fortalezo"
 

Konjunktura Analizo de Junulara Movado en Cearao

Okazaĵoj

La Esperanta Movado en Cearao havas specialajn detalojn kiuj diferencas ĝin de aliaj subŝtatoj de Brazilo. De 1964 ĝis 1999 Univesitato Federacia de Cearao havis eksterigan programon kiu konsistas el kurso de Esperanto al iu ajn (universitatano aŭ ne). Ne estis bezonata, ke la lernantoj estu studento de la Universitato. Pro tio grandan honoron ni ricevis: Paulo Amorin Cardoso emeritiĝis kiel instruisto de Esperanto de UFC. Sekve, iu konata kiel La Fuŝulo iĝis instruisto en Domo de Esperanto kaj tiam fermatis la ununura kurso de Esperanto en universitato de Cearao.

Poste, em 2002, ni gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto em 2002. Tiu evento revigligis lokan movadon, sed, sen branĉo en iu ajn universitato, ne sufiĉe por ekzisto de nova formala kurso.

La kursoj em Cearao estis ĉiuj neformalaj, zorgitaj de volontuloj kiuj ĝenerale ne ellernis la Internacian. Kun aĉaj lernolibroj, kutime en ne taŭgaj ĉambroj, sen ia ajn lerniga strukturo.

En 2004, Cearaa Esperanto-Asocio kaj Centro Acadêmico Patativa do Assaré (Akademia Centro pri Beletro de UFC) kreis kvarmonatan kurson de Esperanto kiun mi partoprenis kiel lernanto. Post prelego de la nuna prezidanto de CEA, Wandemberg de Moraes, ĉirkaŭ 300 lernantoj enskribiĝis!! Sed, ĉirkaŭ 20 ĉeestis ĝis la fino. Nia movado suferas pro manko de instruistoj ĉar ekzistas pli interesiĝantoj ol nia kapablo instrui.
En 2005 aperis nekonata profesoro en Universidade de Fortaleza (privata universitato loka) kiu igis sin profesoron de Esperanto kaj kreis du kursojn:
– Baza Kurso de Esperanto, kaj
– Kurso pri la Portugala Lingvo por Eksterlandanoj (en kiu la unuaj 40% lernus Esperanton la eksterlandano kiel ilon por kompreni la portugalan!).

Kiam mi skribis al tiu profesoro, mi konstatis ke li estis, Leite Jr., mia instruisto pri gramatiko kiam mi estis studanto en meznivela lernejo! Li ne sciis pri ekzisto de loka movado, kaj de nia Asocio. Mi invitis lin, kaj post kelkaj monatoj li iĝis unu el la plej aktivaj samideanoj en Cearao.

En 2006 Profesoro Leite Jr. sukcesis eniri en UFC-on kiel profesoro pri beletro. Tiel li nun strebas por remalfermi Domon de Esperanto kiu eble okazos en 2007. Li ankaŭ kreis kurson de Esperanto senpagan al la universitata komunumo, kaj al socio ĝenerale.

Ankaŭ en 2006, alia aktivulo, Áddano dos Santos, kreis trisemestran kurson de Esperanto en alia Universitato, Universitato Subŝtata de Cearao (publika universitato), en Lingva Lernejo de tiu Universitato (ankaŭ eblas lerni la anglan, la italan, la francan, hebrean, kaj la hispanan) kiu estas la plej kompleta kurso de Esperanto en nia subŝtato. Mi ja ne scias ĉu Áddano estas ano de BEJO aŭ ne. Ververe, ni baldaŭ faros renkontiĝo por diskuti instrumetodojn kaj spertojn de tiuj novaj kursoj. En la nuna semestro, Áddano ricevis apogon de Damiana Britto kiu instruas al la lernantoj de la unua semestro (baza nivelo).

Roluloj

Malgraŭ mia koplodo, certe mi forgesos pri iu. La plej konataj aktivuloj miaopinie estas:
- Áddano dos Santos – Instruisto pri diversaj lingvoj en UECE (Universitato Subŝtata de Cearao), studento pri beletro, Áddano iris al Novjorko plibonigi sian Esperanton. En kurso pensita de li, oni eblas lerni ne nur pri gramatiko, sed ankaŭ pri originala literaturo en Esperanto, historio de nia movado, kulturo, konversacio, kaj redaktado.
- Damiana Britto – Sekretario de CEA, ŝi bakalaŭriĝis pri beletro, estas instruisto de Esperanto en UECE laborante kun Áddano.
- Hilbernon de Almeida – Vicprezidanto de CEA, kuracisto, laborema, li ŝatas krei lernigajn ludojn, preni muzikaĵojn en klasojn, kaj partoprenanto de Pasaporta Servo. Foje li eĉ instruis Esperanton en hospitalo.
- Leandro Souza – Partopreninto de Pasaporta Servo, li multe promenadis kun la vizitintoj, gitaristo de pez-roka muzikgrupo kiu kantadis en Esperanto, li momente loĝas en Pollando. Plej aktiva, li kontaktas diversaj Esperato-grupoj tie.
- Wesley Jefferson – Zorganto de retpaĝo de CEA. Li zorgas pri la informatikaj aferoj.

Scenejoj

Cearaa Esperanto-Ligo ankoraŭ ne havas sidejon. Pro tio niaj renkontiĝoj okazas en korto de la domo de patrino de Wandemberg, tie iel oni eblas lerni la latinan kaj Esperanton. Parto de lokaj esperantistoj movigas sin por konstrui Sidejon.
Universitato Federacia de Cearao post eniro de Profesoro Leite Jr. refariĝas unu el la ĉefaj scenejoj de nia movado. La celo ne estas nur instrui sed ankaŭ fari traduk-grupon subtenitan de Universitato.

Universitato Subŝtata de Cearao ankaŭ estos bona ejo kie ni trovos esperantistojn plej facile. La kursoj okazas plenĉambre kaj nun la unua lernant-grupo estas je la dua semestro(el tri).

En ĉirkaŭ kvin spiritismaj domoj eblas ricevi lecionojn pri Esperanto. Sed temas pri volontula laboro.

Leandro, juna aktivulo, instruis dum kelkaj monatoj en anarkiista grupo kaj mi ja ne scias pri la fruktoj de tiu laboro.

En internlandoj ekzistas grupoj de lernantoj, speciale en Viçosa de Ceará (nordokcidente) kaj en Crato (sude).

Loke kaj lande

BEJO ĉi tie preskaŭ ne ekzistas. La junuloj eĉ preskaŭ fondis novan junularan organizon, la FEJO (Fortaleza Esperantista Junulara Organizo), nomo kiu poste ŝanĝis al FORTEJO (FORT-EJ-O, FOR-TEJO, kaj FORTaleza E-a Junulara Organizo. Klare, temas pri vortludo). Tio okazas pro manko de grupsento. Ni dum tro da tempo ne sentiĝas parto de io nacia. BEJO estis tro sudorienta.

Reto de Reprezentanto maligas ĉi tion. Tiu labormaniero ebligas ke ni mem zorgu pri unuigo de junulara movado. Kaj tiel helpi lernadon de la junulojn per festoj, renkontiĝoj, aŭ simpli fari ke Momenton! iru al hejmo de tiu junulo kiu loĝas malproksime de ni.

Mi avertas ke al cearaanoj, la kotizon de BEJO estras tro multekosta kaj ja ne ĉiuj junuloj aliĝas al BEJO pro monomanko.

Alia afero meciinda estas la ke ĉi tie ni estas tro discentra, d, kunigi la junuloj ne estas tiel facila. Ricevi eksterlandanojn per Pasporta Servo estas la ideo kiu pli funkciis dum la lastaj du jaroj. Tiel ni promenadas kun ĝi kaj prezentas al ĝi la lokajn vidindaĵon.


Verkis: Golbery Gomes Capistrano (studento pri Psikologio en UFC kaj BEJO-Reprezentanto por Cearao).

 
fortalezo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 25/05/2008 17:52 (external edit)
 
Reen al la Komenca Paĝo
Reen al la ne-vikia paĝo de BEJO

Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki