![]() |
BEJO-Galerio estas maniero, ke la membroj de BEJO kaj membroj de la diskutlistoj de BEJO povu koni unu la alian.
Aldonu vian nomon ĉi tie kaj ligu al paĝo kie vi povos meti viajn personajn informojn, kiaj ekzemple: foto, urbo, profesio, datreveno, kaj kion pli vi deziras. Bonvolu fari tion laŭ la alfabeta ordo.
Estas bona ideo lasi tie ĉi la manieron kiel oni povas sendi la foton sian al la listo!
BrnLng
Unue oni surklaku la kvaran butonon de dekstro al maldekstro en la butonstrio. Se la afero funkcios, aperos nova fenestro, per kiu oni povas alŝuti dosieron de sia komputilo al la vikio. Alŝutinte, oni povas per la sama fenestro elekti sian bildon. Post la elekto, aperos kodaĵo en la redaktpaĝo. Ekzemple: { { raonilalala.jpg | raonilalala.jpg } } Tuj post la unuan nomon de la dosiero (antaŭ la vertikala streko) oni aldonu ?xxx, en kiu xxx estas la piksela dezirata larĝo. La duan nomon de la dosiero oni povas anstataŭigi per teksto, kiu aperu kiam la retumanto lasu la sagon sur la bildo. Ekzemple: { { raonilalala.jpg?100 | Tiam mi amuziĝis en Kurba Domo } } montras la bildon raonilalala.jpg 100-piksel-larĝa kaj la klarigtekston “Tiam mi amuziĝis en Kurba Domo”. — Raoni Sousa 08/09/2006 13:06
Jen bildserio por pli bone kompreni la klarigojn de Raoni.
1 - Klaku la ruĝan butonon en la redaktpaĝo por vidi la liston de bildoj jam alŝutitaj.
2 - Uzu la alŝutilon en la fino de la listo de bildoj, kiel la sekva bildo montras
3 - Klaku sur la foteto kiu aperos en la listo.
Ricardo Dias Almeida 11/09/2006 19:17