New Document
Artikolo: "bejk-2007"
 

Brazila Esperantista Junulara Kongresso - 2007

Kongresejo

SUESC - SOCIEDADE UNIFICADA DE ENSINO SUPERIOR E CULTURA
Adreso: Praça de República, numero 50 – Rio de Ĵanejro - RJ
Poŝtkodo: 20211-351

BEJO rajtos unu ĉambron por okazigi la aktivaĵojn.

Komuna Loĝejo

Estos en publika lernejo en kvartalo Tijuca, proksima al Urbo-Centro kaj (pli malpli) de la metroo. — Bruno Longo 23/03/2007 08:38

Pli da informoj troviĝas en tiu ĉi dosiero, portugallingve: Alojamento Comum.pdf

Komuna Manĝejo

Ekzistas pluraj restoracioj proksime de la kongresejo. Jen la informoj, kolektitaj de Marli: restaurantes-rio-suesc.pdf

Vegetarana

Ekzistas bonega restoracio iom proksime al la kongresejo. Oni devas piediri tra (+/-) kvin domblokoj por alveni al ĝi. Estas la “Kooperativo de Vegetaranoj”. La manĝaĵo estas bongusta kaj la prezo ne estas granda (R$ 16,00 / kg). Ĝi estas en “Rua da Carioca”, numero 54A.

De SUESC al tie, oni unue pasas preter “Praça Tiradentes”. De tie, irante al “Largo da Carioca”-on oni finfine trovas la restoracion.

Oficiala programo laux tago kaj horo

Ni provas aranĝi la aktivaĵojn tiel, ke ĝi estu plejeble taŭga al ĉiuj prelegontoj / zorgontoj. Kontrolu la programon de BKE (programo_de_la_42-a_bke.pdf) kaj helpu organizi tion ĉi.

Kontrolu la presaĵon de la programo per tiu cxi dosiero (grandeco: 350 kb).

Lundo: 2007-07-09

Horo Programero Respondeculo
10:00 - 11:00 Tajĝiĉûano Filipe Paiva
11:00 - 12:00 Leciono pri sambo Filipe Paiva
12:00 - 14:00 Tagmanĝo Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp
14:00 - 16:00 Asembleo de BEJO Estraro kaj bejanoj
16:00 - 17:00 plenigota

Mardo: 2007-07-10

Horo Programero Respondeculo
10:00 - 11:00 Abako: mirinda prakalkulilo Felipe Castro
11:00 - 12:00 Festante la 40-an datrevenon de BEJO: babilado kun la fondintoj Aloísio, Paulo, Francisco, ktp
12:00 - 14:00 Tagmanĝo Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp
14:00 - 15:00 Prezentado de esperante dublita movbildo: La Simpsonoj Ricardo Almeida
15:00 - 16:00 DVD “Esperanto Elektronike” kaj la filmo “Esperanto estas..." Rogener Pavinski
16:00 - 17:00 plenigota

Merkredo: 2007-07-11

Horo Programero Respondeculo
10:00 - 12:00 Promenado histori-lernebla tra la urbocentro Aloísio Sartorato
12:00 - 14:00 Tagmanĝo Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp
14:00 - 15:00 plenigota (eble: Dokumentarioj pri Riana Movado (KKE) kaj Carlos Heitor Cony) (eble: Renata Ventura)
15:00 - 16:00 Pasporta Servo (en la portugala lgv) Rozinjo
16:00 - 17:00 Gazetaro kaj Esperanta Movado: kiel agi kun ĵurnalistoj Rozinjo

Jauxdo: 2007-07-12

Horo Programero Respondeculo
10:00 - 11:00 Alternativa rakontado pri vojaĝo tra Eŭropo Lucas Vignoli
11:00 - 12:00 plenigota
12:00 - 14:00 Tagmanĝo Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp
14:00 - 15:00 Junulara esperanta movado en Polando Irmina Szustak
15:00 - 16:00 Jogo: Ĝeneralaĵoj Bruno Longo
16:00 - 17:00 Enkonduko al la japana lingvo Emerson Werneck

Asembleo de BEJO

  1. Resuma raporto pri la pasinta jaro: membroj, financoj, agadoj.
  2. Analizo pri la funkciado de BEJO kiel BEL-sekcio.

Programeroj (kaj ideoj)

Laŭ skizo farita de Riana Junulordeno, kelkaj programeroj jenas.

Sugestoj (al kiuj mankas respondeculo)

  1. Planto de la arbo
  2. Teatra ludaĵo (legado de teatrajn tekstojn kaj aktorado de la partoprenantojn)
  3. Prelego pri turismajn lokojn de RJ (kaj elektado de unu por fari nian promenon)
  4. Interkonaj Ludoj (eble Adriano do Prado, de Lorena, povos fari tion)
  5. Cirklaj Dancoj
  6. Prelego pri Esperantaj muzikgrupoj
  7. Longdaŭra ludaĵo (“dicas espalhadas pelo congresso”)
  8. GIGANTA DRINKU KAJ LERNU, JES!
  9. Futbalo kaj volejbalo
  10. Ludo de la Miliono (Maizego :-)) - kvizo simila al tiu de la televidkanalo SBT, de Sílvio Santos
  11. Ludsalono (♠♣♥♦) - Spaco por lerni (aŭ instrui) kelkajn ludojn.
  12. Ki-gong (Ĉielo)

Mankas inviti:

  1. Renata prezentos siajn dokumentariojn (?)
  2. Inviti Renata prelegi pri la programo de subtitoloj (Heitor ankaŭ povos fari tion)

Aliaj konsideroj

Mi provadas kontakti:

  • Adriano Zhukov (biciklado per esperanto),
  • Paulo Albuquerque (esperantisto sufiĉe freŝa kaj instruisto pri luktarto kaj persona defendo [kali silat kaj kombato]),
  • Reinaldo Zaghetto (LIBRAS, surdeco, kaj internacia lingvo por surduloj).

Mi ankaŭ ne scias ĉu al mi eblos tajĝiĉuanumi instrue ĉar mi estas sufiĉe sentrejna. Tamen, Karlo Batalanto (prezidanto de Paranaa E-Asocio) povos instrui ĝin se li partoprenos. — Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007

Filipe Paiva konfirmis lecionon pri tajĝiĉuano. — Felipe CASTRO 10/06/2007 08:28

Mi ne memoras ĉu Ĉielo scias tajĝiĉuanon aŭ ne, verŝajne ne. Ŝajne li nur scias Gumdo-n (korea kendo), iun kungfu-on kaj iun hapkido-n (mi parolis kun li pri luktartoj). — Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007

Estas foto de la tajĝiĉuanado de la lasta jaro, per kiu eblas klare rimarki, ke Ĉielo ridis pri vi! LOL Mi pensas, ke li scipovas tajĝiĉuanon. — Raoni Sousa 03/07/2007 09:40

Ĉu ne eblos, ankaŭ, disvastigi la kongreson por la fakultatanoj? BEJO povus disponi iom da mono por fari kelkajn faldfoliojn. Tamen, por tio la rianoj devas afiŝi ilin tra la fakultato, ĉu eblas??? — Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007

Ĉu estas permesite prezenti la esperante dublitajn movbildojn de la Simpsonoj pro tio, ke ekzistas aŭtorrajtoj? Se ne, eblas prezenti ĝin en iu kurba domo. — Ricardo Dias Almeida 31/05/2007 13:02

Nepre JES! Kaj krome, vi ankaŭ povos paroli pri via sperto por fari tion. Mi jam aldonis tiun programeron OFICIALE KONFIRMITE, ĉu bone? :-)Felipe CASTRO 01/06/2007 10:26
Bone. Do, mi pretigos alian ĉapitron de Simpsonoj por prezenti tie. Kiu estas la elektronika rimedo por prezenti la aferojn? — Ricardo Dias Almeida 04/06/2007 14:41
La homoj ĉi tie en Rio diras, ke ĉiu ĉambro havos komputilon kun projekciilo. Do, mi pensas, ke estos tre facile prezenti komputilaĵojn. Pli taŭge (iomete) estus “mpeg”-a formato, tamen eĉ ordinara DVD oni povos spekti tie, per tiu sistemo. Se estos problemo pri komputilo, mi povos pruntdoni la mian dum la kongreso. — Felipe CASTRO 10/06/2007 08:31
Humm, ne tiom facile. Oni devos dividi du aparatojn inter tri ĉambroj. Ĝis nun, nur la prelegoj pri Simpsonoj kaj pri la DVD Elektronike estas konfirmitaj pri ebleco uzi projekciilon. — Felipe CASTRO 04/07/2007 18:27
 
bejk-2007.txt · Lastaj ŝanĝoj: 25/05/2008 17:52 (external edit)
 
Reen al la Komenca Paĝo
Reen al la ne-vikia paĝo de BEJO

Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki