New Document
Artikolo: "agad-plano_2008-2010"
 

**__AGAD-PLANO DE BEJO POR LA ESTRAR-TEMPO 2008-2010__**

BEJO celas grupigi la brazilloĝantajn uzantojn de Esperanto tiujn, kiuj kunlaboras por ties progreso en la vasta kadro de agado por pli justa lingvopolitiko. Kiel junulara departemento de BEL, rolas junigilon de la Esperanto-movado en Brazilo, sekvante la 2-an agad-direkton de la laborplano 2001-2010 de UEA: la plijuniĝo de la movado.

1.pli-kvantiĝo:

La pli-kvantiĝo estas la unua kaj la plej evidenta kaj superfica plano de BEJO. Kaj por solide pligrandigi la anaron de BEJO, la organizo bezonas sin prezenti kiel pormovada organizo, kaj ne nur porkongresa. Tio temas ja pri memkritiko, BEJO ofte sin prezentis kiel porkongresa organizo, kaj la rezulto estis katastrofa – ordinaruloj nur aniĝis kiam havis eblecojn partopreni BKE-n/BEJK-n kaj ne plu. Pro tio la estraro devas deĵori solide kaj koĥere, kune de la Reto de Reprezentantoj (RR).

2.tut-landiĝo:

Necesas al BEJO havi kiel celo almenaŭ unu aktivulo ĉiuŝtate. La plej urĝa laboro estas en MS pro la okazo de la 30-a BEJK. La interreto estas ja favora ilo por tio, sed ne devas esti la nura.

3.pli-aktiviĝo:

Nepras kontakti per instigaj retaj aŭ ordinaraj leteroj (en la kazo de seninterretuloj) ĉiuj anoj regule, ne nur per Momenton aŭ en la epoko por renovigi la membriĝon. Tio ankaŭ validas al eks-anoj kaj aliaj potencaj aniĝontoj (ekz.: eks-lernantoj kaj lernantoj de la universitataj stud-grupoj).
La estraro devas krei faldfolion kaj sugestajn modelojn pri kursoj, prelegoj kaj sintenoj por la aktivulo. BEJO devas ankaŭ strebi priparoli diagonalajn temojn rilate al Esperanto, precipe junecajn temojn – lernado de aliaj idiomoj, ĝenerala komunikado, kulturo, ludoj, muziko, manĝaĵo, drogoj, ktp.

Praktikaj agoj

1. La estraro kunveniĝas interrete ĉiumerkrede je la 8-a posttagmeze;
2. Komunikiĝi kun la Lokaj Kongresaj Komitatoj de Juiz de Fora (BEJK2008) kaj Campo Grande (BEJK 2009) por ke BEJK-j bone efektiviĝu junstile;
3. Organizi vend-budon de BEJO almenaŭ en la 44-a BKE, en Juiz de Fora-MG;
4. Krei modelojn de faldfolioj kaj aliaj informaj materialoj;
5. Eki la kutimon organizi malgrandaj kaj neformalaj renkontiĝoj sendepende de BEJK (seminarioj feriaj, pri kuirado, senprogramaj, sportaj, amika jarfino, ktp);
6. Eldoni kaj distribui la revuon Momenton almenaŭ du-foje po jaro, kiel estis decidita lastasemblee (en Fortaleza). Krom tio, ebligi ĝian eldonadon sendepende de la aniĝo de BEJO;
7. Kontakti eks-membrojn de BEJO;
8. Batali por la elektronika kaj perinterreta aliĝilo BEJO/BEL (ankaŭ decidite en Fortaleza);
9. Ĝisdatiĝi kaj reformuli la retejon;
10. Partopreni plurajn forumojn, eventojn kaj renkontiĝojn rilate al esperanto kaj similaj temoj;
11. Fortigi la Amerikan Komisionon de TEJO;
12. 3-a Konkurso BEJO-Ataŝeo (jaro 2010) pli proksima al la konkurso “Partoprenu IJK-n” kaj malpli akademieca (ankaŭ decidite en Fortaleza);

LA ESTRARO 30/10/2008 02:16
Rafael Lins de Oliveira - Kasisto
Felipe de Oliveira Queiroz - Sekretario
Leandro Souza Moreira - Prezidanto

 
agad-plano_2008-2010.txt · Lastaj ŝanĝoj: 30/10/2008 02:30 far esperantistabr
 
Reen al la Komenca Paĝo
Reen al la ne-vikia paĝo de BEJO

Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki