Statistikoj de BEJO

Tiu paĝo celas montri kiel dividiĝas la anaro de BEJO, laŭ regionoj, subŝtatoj, seksoj kaj membro-kategorioj. Pri la datumoj respondecas la estraro de la organizo. Por ke la afero estu pli klara, mi algluas eron de nia Statuto, en kiu oni parolas pri la membreco, ĝiaj kategorioj kaj specifaĵoj. La teksto estas en la portugala pro tio ke, ĉar BEJO estas organizo rekonata de brazila registaro, ĝia statuto devige estas en la registara lingvo. Se iu sindisponos traduki mi dankos.

CAPÍTULO II - DO QUADRO SOCIAL

Art. 4º. – Os membros da BEJO dividem-se nas seguintes categorias:
I – Contribuintes: os que contam com até 30 (trinta) anos de idade na data de sua filiação ou renovação de adesão e pagam quota anual fixada pela Assembléia Geral;
II – Protetores: os que independente de critério de idade, pagam quota anual fixada pela diretoria, de no mínimo 2 (duas) vezes superior ao fixado para a categoria contribuinte .
III – Beneméritos: os que independente de critério de idade pagam quota anual fixada pela diretoria, desde que superior a categoria protetor.
Parágrafo único – Para todos os efeitos constantes neste Estatuto, os membros pertencentes às categorias Protetores e Beneméritos, com idade inferior ou igual a 30 (trinta) anos na data de sua filiação ou renovação de adesão, gozarão dos mesmos direitos reservados à categoria Contribuinte.

Art. 5º. – Somente membros com idade igual ou inferior a 30 (trinta) e filiados no mínimo 1 (um) ano antes da Assembléia poderão candidatar-se aos cargos da diretoria e Conselho Fiscal.

Art. 6º. – São direitos geralmente comuns a todos os sócios:
I – receber o órgão oficial;
II – fazer uso de todos os serviços mantidos pela BEJO;
III – recorrer das decisões dos órgãos sociais;
IV – opinar, propor e encaminhar projetos de trabalho em favor do movimento esperantista juvenil brasileiro, bem como opinar em todos os fóruns de debate que visem esse desiderato.
FONTO: BEJO-Statuto

Alia grava rimarkigo, estas ke tiuj datumoj rilatas al tiuj kiuj aliĝis ĝis la 30a de junio. Ĉar la granda nombro de gejunuloj aliĝis por la kongreso, kiu okazis en julio, ĉi tiuj datumoj jam ne estas plu validaj. Espereble la estraro (kiu interalie dependas de la CO de BEL por tio) disponigos la plej aktualajn baldaŭ.
BEJO kalkulis ĝis la 30a de julio je 107 membroj, tiel dividiĝintaj:

Statistikaĵoj por la kategorio Membro Kontribuanta

Ĉi tiu kategorio enhavas nur la aliĝintojn kiuj estas malpli ol 30-jaraĝa en la tago de sia aliĝo. Nur tiuj - ĝis 30-jaraj - rajtas voĉdoni dum la asembleoj, partopreni la estraron kaj la konkursojn de BEJO. Tiu estas laŭdifine la kerno de la junulara organizo.
En la lasta tago de junio, la averaĝa aĝo de la kontribuanta membraro de BEJO estis 22,6 jaroj. Inter tiaj membroj, la aĝoj variis inter 14,96 kaj 30,4. Ses homoj ne informis iliajn naskiĝdaton.





Statistikaĵoj por la tuta membraro


Ĉi tie oni kalkulos la datumojn por la tuta membraro, tio estas, kaj la gejunuloj kaj la pli ol 30-jaraĝaj (multaj el tiuj fidelaj helpantoj, eks-aktivuloj, “malfruaj gejunuloj”, al kiuj oni elkore kaj sincere dankas la helpemon kaj partoprenemon).
Inter la patronoj, la averaĝa aĝo estis en la lasta tago de junio 63,9 jaroj kaj variis inter 39,6 kaj 84,9.
Inter la subtenantoj, la averaĝa aĝo estis 59,6 jaroj kaj variis inter 30,9 kaj 95,1.
Entute, konsiderante ĉiujn 101 membrojn kiuj informis la naskiĝdaton, la averaĝa aĝo estis 33,6 jaroj kaj variis inter 14,96 kaj 95,1.






Por la pretigado de ĉi tiuj statistikaĵoj kunlaboris: Golbery Capistrano, Rafael Lins kaj Raoni Sousa.
Kontribuis per informoj pri aĝo: Ricardo Dias Almeida.