Laŭ skizo proponita de Rafael Lins en 2007-01-07-an el bejo-movado listo.
Ĉar temas pri la 40j-iĝo de nia organizo, la konkurso povus nomiĝi `Premio Roberto Passos Nogueira pri poezio’, aŭ `Konkurso Impulso pri poezio’. Prefereble nomo kiu iel rilatas al poezio kaj al la historio de BEJO.
BEJO-ano aŭ ne, kondiĉe ke li ne estu la gajninto de la antaŭa jaro - se la konkurso pluvivos – kaj ke li ne enestu en la komisiono pri la konkurso. La premiitoj (oni decidu ĉu 2, aŭ ĉu 3) gajnos krom la senpagan aliĝon al BEJO por la sekvonta jaro, ioman kvanton da kredito por elspezi en la libroservo de BEL. Ekz.: 1a premio: R$100,00, 2a premio R$75,00, 3a premio R$50,00. Por la sekvanta jaro oni povus aldoni la kategorion ‘nova talento’, por tiu, kiu neniam antaŭe partoprenis la konkurson. Tiu, ekz., gajnus ekzempleron de ‘Esperanta Antologio’.
iel rilatan al poezio aŭ beletro krom unu aŭ du aktualajn bejo-anojn (preferinde la gajninton de la antaŭa jaro, ĉar iel ajn li ne rajtos rekonkuri, kaj unu alian, kiu zorgos pri la tuta afero). Unue venas al mia kapo la nomoj de jam citita Nogueira (cetere, partoprenanto de la juĝkomisiono de Belartaj Premioj de UEA), Aloisio Sartorato aŭ James Piton. Mi min kandidatas ĝenerale zorgi pri tiu afero (tiu kiu proponas – unuavice sin disponas), sed se iu ajn akceptos ricevi tiun taskon mi volonte ĝin transdonos, ĉar ankauh mi volas konkuri!
Aldone, publikigante la premiintajn poeziojn en la revuo Momenton, ĝi fariĝos pli grava, kaj premii per esperantaj verkoj la gajninton instigos li/shi por plua enprofundiĝo en la esperantan kulturon.
al la juĝkomisiono por la duono aŭ fino de majo, por ke la rezulto fariĝu publika en la ĝenerala asembleo de BEJO, dum venonta BEJK. La premiitoj havos ĝis la fino de la jaro por mendi la librojn de BEL.
Krom la ordinarajn mediojn (revuoj Momenton kaj Brazila Esperantisto), oni uzu ankaŭ interreton (ttt-ejo de BEJO kaj de BEL, dissendo-listoj, orkuto). Se oni sukcesos pretigi la regularon ĝis la mezo aŭ fino de ĉi tiu monato por ke maksimume je la komenco de marto la konkurso estu laŭeble bone publika, oni jam atingos sufiĉe bonan kvanton da gejunuloj.
La konkurantoj sendos al la zorganto sia(j)n poezio(j)n (maksimume 3), kune kun sian deziratan kromnomon. La zorganto plusendos al la juĝantoj la poeziaĵojn por ke tiu taksu kaj donu la poentojn laŭ sia bontrovo (oni povas difini la aspektojn sub kiuj la poezio estos taksotaj, aŭ vere lasi tion laŭ la bontrovo de la juĝanto). La zorganto do kolektos la respondojn kaj kontrolos kiuj poezioj pleje poentis.
kaj la gajninto povos, laŭvole, deklami sian verkaĵon eĉ en la ferma ceremorio de BKE – invite de la de la prezidanto de BEJO. Kiel en la Belartaj Konkursoj de UEA, Art. 2.3: "(...) La kopirajto restas che la aŭtoro, kiu tamen konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de almanako aŭ antologio de la Belartaj Konkursoj, kondiĉe ke tiu aperu kun la aprobo de UEA.".
Ĉiuj konkursantoj rajtos konkursi per maksimume tri poeziaĵoj. Estos premiataj tri poezioj laŭorde. La juĝkomisiono povos fariĝi el tri eks-aktivuloj de BEJO plus du aktualaj aktivuloj (kiuj ne rajtos partopreni la konkurson, evidente). Por inviti la eks-aktivulojn (dinosaŭrojn) el malsimilaj epokoj, mi invitus: Robertos Passos Nogueira, Carlos Pereira kaj James Piton. Ili estas invitindaj pro tio ke, krom ilia konata sperto kaj scio pri la lingvo, ili faris gravan kaj rimarkindan laboron por la organizo, kaj ekster ĝi. Aliaj invitindaj: Aloísio Sartorato, Fabrício Valle, (chu Leonardo Janz jam farighis dinosaŭro?), Cícero Gabriel. Nur tiuj venas al mia fuŝa kapo en ĉi tiu momento. Se vi konas aliajn, bv diri (memoru: bona scio pri la lingvo, laŭeble pri poetiko, kaj rimarkindan laboron). Bedaŭrinde la invitindaj aktualaj aktivuloj verŝajne estos ĉiuj konkurantoj: Roger Gotardi, Rogener Pavinski, Roger Borges, Jimes Milanes, Leonardo Janz... (cetere, ĉu ne estas ino en tiu fiaĵo???). Mi indikus Raoni Sousa, Molina Milanez, Ísis Piton... (oni ne forgesu pri la lingva scio kiu nepre estas kiom-eble la plej bonkvalita).
Se la juĝanto estas rigida rilate al metriko, rimo, ktp, ŝi/li tre verŝajne fajfos pri liberversaĵoj. Male, se ŝi/li estas moderneca, li inklinemas al taksi ekzemple soneton pasintaĵon. Evidente tio kion mi parolas ne estas regulaĵo, sed senkonscie okazas kaj okazos, ĉefe rilate al enhavo (deculo ne simpatios al pornografie ŝokigaj versoj, ktp). Kion fari, do? Mi proponas ke ni iom indiku kaj al juĝantoj (kaj eventuale al konkursantoj) kia(j)n aspekto(j)n de la poezioj estu pli konsiderata(j). Al mi pli plaĉus la temoj: junecaj dilemoj, sociaj problemoj brazilaj, modernaj problemoj en amaferoj, diverseco, internacia kulturo esperanta; k eeege malplaĉus dormigaj laŭdoj al esperantistoj forpasintaj, religiaspektaj versaĵoj, ktp. Sed tio estas nur supraĵa afero, por la unua konkurso ni lasu la aferon marŝi por poste kontroli la rezultojn, sukcesojn k malsukcesojn de la konkurso.
Eble okazigis erarojn dum mi metis la tekston tie ĉi... Oni bve. reviziu ankaŭ!
havu 3 premioj: 2 por gejunuloj kaj 1 por pli maljunaj ol 30 jaroj (por ke ni movigu la protektantoj kaj benemeritoj, La venkinto ankaux gajnos porproksimjaran aligxon. Cxu pli kosta? Jes, sed povas allogi pli da protektantoj kaj pli da aligxoj pli kostaj ankaux, krom, cxefe, partoprenigi ilin al io).