Tio estus simila al la tradicia Konversacia Rondo de ĉiuj kongresoj, sed uzante la korpon dancante: anstataŭ paroligi la homojn, oni dancigas ilin.
Devas esti iu gvidanto aŭ paro da gvidantoj, montrante iun tipan regionan dancon kaj kontrolante ĉu la aliaj paroj faras korekte la movojn. Oni povas fari kvazaŭ tiuj famaj instrukcioj pri “Danco de Salono”, abundantaj tra Brazilo, kaj montrata multege en “Domingão do Faustão”.