SUESC - SOCIEDADE UNIFICADA DE ENSINO SUPERIOR E CULTURA Adreso: Praça de República, numero 50 – Rio de Ĵanejro - RJ Poŝtkodo: 20211-351
BEJO rajtos unu ĉambron por okazigi la aktivaĵojn.
Estos en publika lernejo en kvartalo Tijuca, proksima al Urbo-Centro kaj (pli malpli) de la metroo. — Bruno Longo 23/03/2007 08:38
Pli da informoj troviĝas en tiu ĉi dosiero, portugallingve: Alojamento Comum.pdf
Ekzistas pluraj restoracioj proksime de la kongresejo. Jen la informoj, kolektitaj de Marli: restaurantes-rio-suesc.pdf
Ekzistas bonega restoracio iom proksime al la kongresejo. Oni devas piediri tra (+/-) kvin domblokoj por alveni al ĝi. Estas la “Kooperativo de Vegetaranoj”. La manĝaĵo estas bongusta kaj la prezo ne estas granda (R$ 16,00 / kg). Ĝi estas en “Rua da Carioca”, numero 54A.
De SUESC al tie, oni unue pasas preter “Praça Tiradentes”. De tie, irante al “Largo da Carioca”-on oni finfine trovas la restoracion.
Ni provas aranĝi la aktivaĵojn tiel, ke ĝi estu plejeble taŭga al ĉiuj prelegontoj / zorgontoj. Kontrolu la programon de BKE (programo_de_la_42-a_bke.pdf) kaj helpu organizi tion ĉi.
Kontrolu la presaĵon de la programo per tiu cxi dosiero (grandeco: 350 kb).
| Horo | Programero | Respondeculo |
|---|---|---|
| 10:00 - 11:00 | Tajĝiĉûano | Filipe Paiva |
| 11:00 - 12:00 | Leciono pri sambo | Filipe Paiva |
| 12:00 - 14:00 | Tagmanĝo | Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp |
| 14:00 - 16:00 | Asembleo de BEJO | Estraro kaj bejanoj |
| 16:00 - 17:00 | plenigota |
| Horo | Programero | Respondeculo |
|---|---|---|
| 10:00 - 11:00 | Abako: mirinda prakalkulilo | Felipe Castro |
| 11:00 - 12:00 | Festante la 40-an datrevenon de BEJO: babilado kun la fondintoj | Aloísio, Paulo, Francisco, ktp |
| 12:00 - 14:00 | Tagmanĝo | Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp |
| 14:00 - 15:00 | Prezentado de esperante dublita movbildo: La Simpsonoj | Ricardo Almeida |
| 15:00 - 16:00 | DVD “Esperanto Elektronike” kaj la filmo “Esperanto estas..." | Rogener Pavinski |
| 16:00 - 17:00 | plenigota |
| Horo | Programero | Respondeculo |
|---|---|---|
| 10:00 - 12:00 | Promenado histori-lernebla tra la urbocentro | Aloísio Sartorato |
| 12:00 - 14:00 | Tagmanĝo | Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp |
| 14:00 - 15:00 | plenigota (eble: Dokumentarioj pri Riana Movado (KKE) kaj Carlos Heitor Cony) | (eble: Renata Ventura) |
| 15:00 - 16:00 | Pasporta Servo (en la portugala lgv) | Rozinjo |
| 16:00 - 17:00 | Gazetaro kaj Esperanta Movado: kiel agi kun ĵurnalistoj | Rozinjo |
| Horo | Programero | Respondeculo |
|---|---|---|
| 10:00 - 11:00 | Alternativa rakontado pri vojaĝo tra Eŭropo | Lucas Vignoli |
| 11:00 - 12:00 | plenigota | |
| 12:00 - 14:00 | Tagmanĝo | Ĉies buŝoj, stomakoj, ktp |
| 14:00 - 15:00 | Junulara esperanta movado en Polando | Irmina Szustak |
| 15:00 - 16:00 | Jogo: Ĝeneralaĵoj | Bruno Longo |
| 16:00 - 17:00 | Enkonduko al la japana lingvo | Emerson Werneck |
Laŭ skizo farita de Riana Junulordeno, kelkaj programeroj jenas.
Mi provadas kontakti:
Mi ankaŭ ne scias ĉu al mi eblos tajĝiĉuanumi instrue ĉar mi estas sufiĉe sentrejna. Tamen, Karlo Batalanto (prezidanto de Paranaa E-Asocio) povos instrui ĝin se li partoprenos. — Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007
Filipe Paiva konfirmis lecionon pri tajĝiĉuano. — Felipe CASTRO 10/06/2007 08:28
Mi ne memoras ĉu Ĉielo scias tajĝiĉuanon aŭ ne, verŝajne ne. Ŝajne li nur scias Gumdo-n (korea kendo), iun kungfu-on kaj iun hapkido-n (mi parolis kun li pri luktartoj). — Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007
Estas foto de la tajĝiĉuanado de la lasta jaro, per kiu eblas klare rimarki, ke Ĉielo ridis pri vi!Mi pensas, ke li scipovas tajĝiĉuanon. — Raoni Sousa 03/07/2007 09:40
Ĉu ne eblos, ankaŭ, disvastigi la kongreson por la fakultatanoj? BEJO povus disponi iom da mono por fari kelkajn faldfoliojn. Tamen, por tio la rianoj devas afiŝi ilin tra la fakultato, ĉu eblas??? — Felipe de Oliveira Queiroz 07/02/2007
Ĉu estas permesite prezenti la esperante dublitajn movbildojn de la Simpsonoj pro tio, ke ekzistas aŭtorrajtoj? Se ne, eblas prezenti ĝin en iu kurba domo. — Ricardo Dias Almeida 31/05/2007 13:02
Nepre JES! Kaj krome, vi ankaŭ povos paroli pri via sperto por fari tion. Mi jam aldonis tiun programeron OFICIALE KONFIRMITE, ĉu bone?— Felipe CASTRO 01/06/2007 10:26
Bone. Do, mi pretigos alian ĉapitron de Simpsonoj por prezenti tie. Kiu estas la elektronika rimedo por prezenti la aferojn? — Ricardo Dias Almeida 04/06/2007 14:41
La homoj ĉi tie en Rio diras, ke ĉiu ĉambro havos komputilon kun projekciilo. Do, mi pensas, ke estos tre facile prezenti komputilaĵojn. Pli taŭge (iomete) estus “mpeg”-a formato, tamen eĉ ordinara DVD oni povos spekti tie, per tiu sistemo. Se estos problemo pri komputilo, mi povos pruntdoni la mian dum la kongreso. — Felipe CASTRO 10/06/2007 08:31
Humm, ne tiom facile. Oni devos dividi du aparatojn inter tri ĉambroj. Ĝis nun, nur la prelegoj pri Simpsonoj kaj pri la DVD Elektronike estas konfirmitaj pri ebleco uzi projekciilon. — Felipe CASTRO 04/07/2007 18:27