====== Nordorienta sekcio de Reto de Reprezentantoj ====== ~~NOTOC~~ ===== Historia enkonduko de la junulara movado en nia regiono ===== La nordorienta regiono de Brazilo ĉiam ludis neduarangan rolon ene de la historio de BEJO. Ekde ĝia frua (kaj flusa!) epoko – kiam interalie cearaanoj kaj nord-riograndanoj estis unuj el la motoroj de la fondiĝo de nia junulara organizo - la nordorientanoj partoprenas ĝian estraron kaj plenumas gravajn taskojn por la movado. Subskribis la **Deklaron de //Santos Dumont//**¹ minimume kvar samregionanoj, inter la 19 subskribintoj, kaj jam en la unua estrar-periodo partoprenis cearaano (//Roberto Passos Nogueira//). En 1969, la estraro de BEJO mem translokiĝis al Nordoriento, kaj du jarojn poste, la tutlanda aktivaĵo de BEJO estis malhelpata de la politikaj fiaferoj de la armea diktaturo. En sia refondiĝo (en 1975) BEJO ŝajne kalkulis je aktivuloj el Bahio kaj Nordriogrando. El tiu momento ĝis la 80aj jaroj malmultas la dokumentoj pri la partopreno de la nordorientanoj, ĝis kiam, en 1988, //Cícero Gabriel Soares// (el Salvador) fariĝis la ĉefredaktoro de **Impulso**². En la 90aj kaj komenco de la 2000aj – plejparte kontraŭflua periodo por BEJO – oni nur konstatas la reliefan aktivaĵon de du nordorientanoj en BEJO, nome //Hilarina Aires// el Paraibo (en la komenco de la 90aj) kaj //Advalk Ferreira// el Pernambuko (komence de la 2000aj). Interalie, alia indikilo – ne tiom trafa, verdire, des pli kiam rilatas al kunaranĝo – de la aktivaĵoj de nordorientanoj en BEJO, estas la urboj en kiuj okazis ĝiaj renkontiĝoj (kaj sendependaj, kaj kiel kunaranĝo kun la Kongresoj de BEL):\\ * Natalo (1982)\\ * Fortalezo (1987)\\ * Campina Grande (1990)\\ * Natalo (1994) – ekde ĉi tiam, kunaranĝo de BKE\\ * Salvador (1998)\\ * Fortalezo (2002) – okaze de la UK\\ * Masejoo (2004)\\ * Fortalezo (2008)\\ \\ ---- ¹ - Fondiĝa dokumento de BEJO, lanĉita en 1967, okaze de esperanta aranĝo en samnoma urbo de //Minas Gerais//.\\ ² - La tiama organo de BEJO, rolon kiu Momenton! aktuale ludas. ===== Lokaj junul-movadaj priskriboj ===== * [[Fortalezo]] - //Golbery Capistrano// * [[Natalo]] - //Raoni Sousa// (bojkotata, aperigota) * [[Salvadoro|Salvador' de Bahio]] - //Rafael Lins//