====== Mesaĝejo ====== Lasu cxi tien viajn sugestojn, proponojn, plendojn, diskutojn, kaj tiel plu. Tamen, ne forgesu **subskribi** viajn dirojn. * Reen al la [[komenco|komenca paĝo]]. Vidu ekzemplon: ---- **Titolo** Ehxosxangxo cxiujxauxde. //(Ajnulo)// ---- **Retposxta adreso en BEJO-Vikio** Mi demandas, ĉu taŭgas montri al ĉiuj adreson nian ĉi tie. Kiam mi skribas adroson tiel kiel nomo @ servilo.com ĉu mi ne donas oportunon ke iu damna roboto kaptu mian adreson kaj spamadu min ĝis la fino de l' tempoj?!? Pro tio mi ŝanĝis la adreson al nomo ĉe servilo punkto com. Kio pri viaj opinioj? //(Golbery)// > Kunsnetite //(Rafael Lins)// > Golbery, eblus roboto fari tion, pro tio mi metis du spacojn inter mia @. Por ni, tio estas obvia adreso, sed por la roboto tute ne... Sed lasu vian adreson laux via prefero, mi opinias ke la cxefa celo de la vikio ne estas havi defauxton, sed la interkompreno de la BEJO-anoj, do se estas cxe-j kaj @-j, ne gravas. Mi nur opinias ke meti vorton "punkto" povas konfuzigi la personojn, eble vi jam vidis kelkajn servilojn kiuj oferas retadreson "uzanto@cc.esperanto.plidaaferoj.maiscoisa.co.jp", do, la unua tendenco de la personoj estas simple forvisxi la spacojn kaj nurnure, malgraux ke la serviloj uzataj de ni gxis nun ordinare estas la tre konataj yahoo, hotmail, ktp, sed ni ne devas faciligi la fusxajxojn faratajn, ekzemple, de la dormemo. Do, mi sugestas maksimume tajpi "cxe" anstataux "@" kaj tion inter du spacoj. Suficxas por la robotoj... --- //Felipe de Oliveira Queiroz 06/09/2006 02:19// ---- **Pri lokdivido en la sekcioj RR kaj Universitataj Grupoj**\\ Mi devas klarigi kelkajn aferojn. Mia intenco cxi tie ne estas la auxtoritateco. Ekde kiam mi estis la kunordiganto pri interreto de BEJO, mi cxiam faris la aferojn lauxmiakape (mi diras pri dizajno, ekzemple), kaj se iu plendus mi sxangxus poste, tamen kio ne devas esti "farita" estas la marasmo. Tiel mi agis pri la du sekcioj supre menciita. Pri la UG-j, mi sxangxis la dividon de ili ne plu regionan, sed sxtatan, kaj mi ne verkis plu kie NE estas la UG-j. \\ Tamen, pri la RR-j, ni povas fari apartajn pagxojn pri cxiu regiono aux lasi gxin kiel gxi estas nun. Mi diras pri regionoj cxar tiel estis la konsento en bejo-movado. Sed nu, kial do, cxifoje lasi la regionojn kie ne estas reprezentantoj? Mi opinias ke tiu pagxo ne estas por montri kie estas RR kaj "kasxi" kie ne. Tiu pagxo tauxgas por studi nian teritorion, pro tio estas nepra afero (pro la facileco) lasi montrataj ecx la regionojn kie ne enhavas RR-n, por ke ni cxiam avertigxu pri tio. --- //Felipe de Oliveira Queiroz 06/09/2006 03:00// >Mi sampensas. Cetere, kaŝi la regionojn, kiuj ne havas reprezentantojn, estus miskonsidero de la regiono. Mi sugestas, ke ni metu mesaĝon apud tiujn regionojn, ekzemple "Bedaŭrinde ni ankoraŭ ne havas reprezentantojn en ĉi tiu regiono. Ĉu vi volas esti reprezentanto? Kontaktu nin!". Ankaŭ ni iel klarigu, ke ankaŭ interesatoj de aliaj regionoj povas fariĝi reprezentantoj de siaj urboj/ŝtatoj. --- //Raoni Sousa 06/09/2006 10:56// ----