---- ====== LAŬ LA KLAĈ'! N-ro 00 (JULIO 2007) ====== \\ Oficiala retkuriero de Brazila Esperantista Junulara Organizo\\ Aperas laŭbezone\\ ---- 1. KLARIGO\\ ---- Saluton!\\ La origino de LAŬ LA KLAĈ'! devenas de longaj diskutoj ene de la aktivularo de BEJO pri la komunikado inter la Organizo kaj ĝiaj anoj. Post unu tuta jaro sen apero surpapere de nia bulteno MOMENTON (pro fuŝaĵoj kiuj ne indas esti en ĉi tiu numero menciitaj), ni konstatis, ke tiaj rimedoj por informado ne povas esti flankelasitaj, ke la anaro de BEJO ne povas resti tiom da tempo sen scii pri kio okazas en la Junulara-Movado en Brazilo.\\ \\ Povas ŝajni strange paroli pri "longaj diskutoj", se oni konsideras nur, ke la decido krei tiun kurieron venis nur post ĉi-jara kongreso. Sed konsultante la historion de BEJO, ekde la fruaj jaroj, oni konstatas, ke la zorgo pri komunikado estas ĉiam estanta, kaj la solvo neniam porĉiame trovita. Impulso, BEJO informas, Momenton (revuoj), BEJO-listo, BEJO-movado (diskutlistoj), BEJO-esperanto (komunumo en Orkuto), ĉiuj ili siatempe plenumis aŭ daŭre plenumas sian rolon en informado de la junulara organizo. Sed ĉu la ankoraŭ ekzistantaj sufiĉas aktuale? Kredinde ne...\\ \\ LAŬ LA KLAĈ'! aperas do por solvi - aŭ minimume tion provi - ĉi tiun nuntempan problemon. Klare ĝia inspiro estas TEJO-Aktuale, la reta informilo de TEJO, dissendata kiel mesaĝo al retadreso de abonintoj. En LLK! la novaĵoj aperos mallonge, por tuja legado, kiam eble kun indikoj pri ttt-ejoj kaj aliaj rimedoj por pliaj informoj. Ĝi ankaŭ povos servi por diskonigi oficialajn komunikojn de la estraro de BEJO, aŭ iun alian gravaĵon. La kuriero aperos laŭbezone, sed nia intenco estas aperigi ĝin minimume unufoje ĉiumonate.\\ \\ Kiel la nomo de la kuriero mem indikas, la novaĵoj tie ĉi aperontaj venos plurflanke: rikolto el mesaĝlistoj, ttt-ejoj, babilejoj, klaĉoj... Ni nur intencas sumigi ĉion, kio rilatas al brazila J-M (en- aŭ ekster-lande), esplori pri ĝia fidindeco, kontakti la respondeculojn por pliaj informoj kaj disdoni ilin. \\ \\ Fine, la nomo de la kuriero meritas klarigon. Laŭ la Klaĉ' estas titolo kaj multe ripetata refreno de amuza muzikaĵo el lasta KD de Jomo (jOmO Slavumas). Ĝi temas pri klaĉoj konstante ripetataj, speciale rilate al ciganoj, kiel "Laŭ la klaĉ' estas tro multaj ĉinoj/ pro rakedoj malbonas veter'/ pro ciganoj nun mankas kokinoj/ de fremduloj alvenas danĝer'!". Ni bone konscias, ke tiu nomo povas ŝajnigi ne veraj kaj eĉ fiintencaj la novaĵojn aperontajn tie ĉi, sed samtempe - kaj jen nia celo - ĝi perfekte alĝustiĝas al la malpezeco kun iom da distro laŭ kiuj ni pretendas prilabori la noticojn. Krome, kiel vi rimarkos, per unua superrigardo konstateblos la seriozeco de nia laboro. Indas klarigi: la laboro seriozos, la enhavo ne nepre... ;) \\ \\ Jen nia 00a numero finiĝas! Baldaŭ vi ricevos la 1an numeron, kun informoj pri la inta kaj onta kongresoj, krom ligilo al la oficiala raporto de BEJO-estraro pri la unua jaro de la estrarperiodo.\\ \\ Ni dankas la atenton kaj deziras al vi bonan legadon de LAŬ LA KLAĈ'!\\ La skipo de LLK\\ \\ ---- LAŬ LA KLAĈ'! estas la nova maniero de BEJO kontakti siajn anojn.\\ Ĝin redaktas kaj aranĝas skipo kies konsisto estas: Rafael Lins, Ricardo Almeida, Bruno Longo kaj, per afabla revizio, James Piton. \\ \\ Kontribuu per kritikoj, informoj, anoncoj kaj, evidente, klaĉoj: 'bejoesperanto ĈE yahoo.com.br'.\\ ----