====== Felipe de Oliveira Queiroz ====== {{:felipe.jpg|Pli bona ol Charles Chaplin, cxu ne?}}\\ **Urbo**: Florianópolis-SC kaj Santos-SP, mi provas esti en la du samtempe, kredu!\\ **Civila stato**: Frauxlo\\ **Profesio**: Studento pri Geografio \\ **Datreveno**: 21/11\\ **Ekesperantigx-jaro**: 2002-a \\ **Futbalteamo plej sxatata**: Flamengo, sed mi ne tre fanatikas\\ **Kion sxatas**: Tajgxicxuanon, aikidon, piediri, mangxi bonajn pladojn, legi bonajn librojn, interretumi, babiladi, trinki bieron, idiomojn, diri mokajxojn \\ **Kion ne sxatas**: Varmegan veteron, praktiki perpilkajn sportojn, buteron, margarinon, fizikoformulojn, virinojn kiuj nur intencas interrilati por promeni auxtomobile \\ **Kuriozaĵoj pri mi**: mi estas tajgxicxuan-praktikanto, mangxemulo, bierumemulo, eksbasgitaristo, mi havas familianojn tute frenezajn kaj mi gardas 2 spadojn hejme...