Saluton, En la 12-a tago de julio de 2007, okaze de la tiama Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junuara Kongreso (Rio de Janeiro), la polino Aneta Ubik anoncis organizadon de Esperanta Seminario kiu celas ĉefe al gejunuloj. La seminario, malgraŭ en Argentino, ne celas nur la geargentinanojn.\\ ---- Tiu evento estas tute helpenda de BEJO. Laŭ mia opinio ne indas BEJO helpi per mono, ĉar la evento ne estas iniciato de BEJO kaj brazilanoj, tamen de argentinanoj kaj Aneta. Tamen, pro la najbareco inter niaj landoj kaj la bonega ideo de Aneta, indas BEJO helpi disvastige, incentive, partoprene, homforte, ktp.\\ Baldaŭ disponiĝos informoj pri la evento en http://www.esperanto.org.ar. Ni anoncu la eventon en Brazilo (ĉefe en la sudo) kaj aliaj najbaraj landoj. Ni ne forgesu ke Aneta Ubik estas konsiderata la ambasadorino de BEJO. ---- __**La geargentinanoj prokrastis tiun eventon al 2009**__.