|
NOVA 2010 - Novjara Aranĝo
5-9 de januaro, Charqueada-SP
En januaro 2010, danke al la klopodoj de BEJO kaj de Luis Guilherme Jardim, okazis en la urbo Charqueada neformala renkontiĝo, simila al la junularaj seminarioj kaj renkontiĝoj de Eŭropo.
Post diskutoj kaj ideoj pri la temo en la kongreso de Juiz de Fora, naskiĝis la unua okazo de NOVA. Evento tute senprograma, por kunigi la esperantan junularon en amuza kaj amikema etoso.
Entute, 24 personoj partoprenis, el pluraj lokoj de Brazilo kaj eĉ de ekstere. Vidu kiuj estis ili:
Ede (Nederlando):
Joop Kiefte "La Pingvino"
Aracaju-SE:
Kadígia Constantino Pinheiro de Andrade
Campinas-SP:
Rafael Henrique Zerbetto
Ricardo Dias Almeida
Charqueada-SP:
Antonia Marisa de Almeida Jardim
Luis Guilherme Souto Jardim
Isabelle de Almeida Jardim
Pâmela Minatti
Fortaleza-CE:
Leandro Souza Moreira
Yuri Jivago Lima Zigmantas
Goiânia-GO:
Joyce Campos
Nataly Brum
Lorena-SP:
Alexandre Serafin
João "Johano"
Piracicaba-SP:
Joaquim Camara da Silva
Ribeirão Preto-SP:
Rogener Pavinski
Laura Mumic de Melo
Salto do Lontra-PR:
Roger de Castro Gotardi
Santa Izabel do Oeste-PR:
Mayra Alonso
Santos-SP:
Felipe de Oliveira Queiroz
São Paulo-SP:
Milene Rinaldi
Antônio Moreira Filho "Tone" kaj siaj gefiloj:
André
Luane
La evento realiĝis en la klubo "Águas de Santa Júlia", en la kampara regiono de Charqueada, tre bela loko kun granda kontakto kun la naturo. Ankaŭ okazis ekskursoj al la najbara urbo Piracicaba por koni la grandan riveron Piracicaba kaj aliajn interesajn lokojn.
Sube, vi povas elŝuti prelegon de Roger Gotardi en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio (PEA) en februaro 2010 pri NOVA:
ODP (OpenOffice) - 8,6 MB
PDF - 7,1 MB
PDF (kun malpli da rezolucio) - 2,5 MB
Vidu kelkajn fotojn de la rememorenda evento:
La supraj fotoj venas el la albumoj de:
· Luis Guilherme Jardim
· Milene Rinaldi
· Ricardo Almeida
Ni planas daŭre fari NOVA-n ĉiujare en malsamaj urboj por krei novan tradicion en brazila junulara esperantista movado. Se vi maltrafis, ne remisu en la venontaj jaroj.
|