Kio estas BEJO?

Brazila Esperantista Junulara Organizo estas la departamento de la Brazila Esperanto-Ligo por la gejunuloj kun sendependa administrado. Alivorte, ĝi konsistas en organo kiu celas reprezenti la esperantistajn gejunulojn (0-30 jaroj) de Brazilo.  Pli ol duono de la brazila popolo estas personoj kun malpli ol 30 jaroj, do, ni batalas por, ke la brazila esperantista popolo estu spegulo de ĉi tio.  Tamen, ĉi tio ankoraŭ ne estas la vero.

Kaj... Por kio taŭgas BEJO?

Per ĝi, ni junuloj sin organizas por agadi en nia lando.  Per ĝi ni interŝanĝas informojn pri la junaj movadoj enlandaj kaj alialandaj.  Per ĝi ni organizas aktivecojn kaj arangojn per kaj por Esperanto.  BEJO-anoj havas grandan rabaton en la landaj kongresoj, kaj ĝuas aktivecojn speciale planitaj por la junuloj en tiaj aranĝoj kiel ekzemple, ludoj, muzikprezentadoj, dancoj, prelegoj, diskotekoj, promenadoj, ktp. La anoj de BEJO ankaŭ partoprenas en BEJO-listo kaj ricevas la revueton "Momenton", krom la revuon "Brazila Esperantisto".  Se vi loĝas en Brazilo kaj ankoraŭ ne estas BEJO-ano, kion vi atendas?!

Kio estas BEJO-listo kaj BEJO-Esperanto?

BEJO-listo estas virtuala diskutlisto de Yahoo!, kie BEJO-anoj babilas, ridas, amuziĝas kaj pli lernas Esperanton ĉe aliaj gejunuloj brazilaj kaj alilandaj!  Se vi jam estas BEJO-ano, sendu mesaĝon kun via nomo, dat-reveno kaj loĝ-urbo (kaj ŝtato, kompreneble) al:
bejolisto@yahoo.com.br .

BEJO-Esperanto estas komunumo de Orkut, rimedo moderna kaj furora, ĉefe en Brazilo.  Se vi estas orkutano, nepre aliĝu la komunumon "BEJO-Esperanto".  Jen adreso:
http://www.orkut.com/Community.aspx?cmm=1057544

Pli da informoj estas je via dispono en la sekcio "Diskut-forumo".

Pri la revuo Momenton...

Momenton estas la bulteno de BEJO, direktita al la junuloj, kaj kiu amuze raportas pri la movado brazila kaj tutmonda, sed ne nur, en ĝi aperas multaj interesaj artikoloj, tradukaĵoj, ktp.  Ĉio ĉi, tre bone ilustrite kaj en grafike moderna stilo.  Se vi deziras publikigi ion en ĝi, skribu al :
 
momenton @ gmail.com

Aŭ paperpoŝte al:

Brazila Esperantista Junulara Organizo
Rua Dr. Antonio Bento, 106
Vila Mathias
Santos-SP, Brazilo
Kodo: 11075-260

Vidu la plej novan numeron de Momenton! ĉi tie.

Reprezenti la urban junmovadon

BEJO ankaŭ ekstarigas sian Reton de Representantoj, kiu konsistiĝas je junuloj kiu disvastigas BEJO-n en siaj urboj, tiel allogante aliajn junulojn al BEJO, kaj raportante pri la loka agado, por ke BEJO havu manieron amasigi kaj analizi ĉiujn informojn, cele pri bone agadi.  Se vi estas agema brazila junulo, kiu ege volas disvastigi Esperanton kaj la junan movadon, vi povas kaj devas sin proponi kiel reprezentanto de BEJO de via urbo en la Reto de Reprezentantoj! Kontrolu ĉe nia BEJO-Vikio!