|
Notoj
pri la historio de BEJO
de Aloísio
Sartorato en "Rio Esperantista" - okt-dec/1988
1987
estis, sendube, festa jaro. Esperanto centjariĝis, BEL okdekjariĝis kaj
BEJO dudekjariĝis. Kaj kiam oni dudekariĝas, estas taŭga momento por ke
unuafoje oni rigardu malantaŭen.
En la komenco estis kvin junuloj em Rio
de Janeiro: Alfredo Enio Duarte, Francisco Wechsler, Jair Salles, Paulo
Sérgio Vianna kaj Aloísio Sartorato. Estis la
jaro 1964 kaj preskaŭ ĉiusabate ili renkontiĝis en la sidejo de Brazila
Esperanto-Ligo kaj ankaŭ en la sidejo de Kultura Kooperativo de
Esperantistoj. Tiam interalie ili diskutis entuziasme pri la neceso
fondi TEJO-sekcion en Brazilo.
Sed en alia ekstremo de Brazilo, pli
precize en Fortaleza, la sama penso venis al la kapo de kvin
entuziasmaj junuloj: Carlos Lima Mello, Francisco Barbosa, Cesar
Oliveira Barros Leal kaj du aliaj, kies nomojn mi ne plu memoras. Al
tiu grupo aliĝis la sekvintan jaron Roberto Passos Nogueira.
Malgraŭ la manko de kontakto inter la du
grupoj, ambaŭ decidis ne tuj fondi brazilan junularan organizaĵon, sed
atendi la tiam baldaŭ okazontan XIX Brazilan E-Kongreson en Rio de
Janeiro por diskuti kun aliŝtataj junuloj la konvenecon de tiu iniciato.
Kaj tiel okazis. En oktobro/65, la du
grupoj renkontiĝis dum la kongreso kaj decidis ke la plej taŭga vojo
antaŭ ol fondi BEJO-n estus organizi lokajn grupojn. Konsekvence aperis
la du unuaj junular-grupoj: en Rio, Guanabara Esperanto-Junularo (GEJ)
kaj en Fortaleza, Ceará Esperanto-Junularo (CEJ).
Dum du jaroj la grupoj aktive agadis en
siaj respektivaj teritorioj, varbante pli da membroj. Ili ankaŭ
prelegis pri E-o kaj organizis plurajn kursojn en-kaj-ekster esperantaj
organizaĵoj. Kaj dum tiu periodo, ili eldonis siajn proprajn bultenojn
en senriproĉa esperanto-lingvaĵo: "Meteoro", oficiala organo de
Guanabara Esperanto-Junularo, kaj "Verda Maro", oficiala organo de
Ceará Esperanto-Junularo.
En 1967, la membroj de la du grupoj
denove renkontiĝis. Ĉi-foje en Santos Dumont, Minas Gerais, okaze de la
II Esperanto-Seminario de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Post
kunveno de prok. 30 gejunuloj venintaj el diversaj brazilaj ŝtatoj, oni
konstatis ke la grundo jam estis bone preparita kaj decidis fondi
BEJO-n "provizore". Ĉiuj aprobis kaj subskribis la dokumenton konatan
kiel "Deklaro de Santos Dumont" (v. IMPULSO n-ro 1) kaj oni elektis
provizoran estraron, kiu havis kiel ĉefan taskon la preparon de la
statuto de la organizaĵo.
En la sekvanta jaro, okaze de la III
Esperanta Seminario, en Nova Friburgo, la brazila junularo denove
kunvenis kaj decidis pri la oficiala fondo de BEJO, aprobante ĝian
statuton kaj konfirmante la "provizoran" estraro por plia du-jara
mandato: Francisco Stefano Wechsler (Prezidanto), Roberto Passos
Nogueira (Vic-prezidanto de la Norda kaj Nordorienta Regionoj), Wilson
Ferreira Martins (Vic-prezidanto de la Suda Regiono), Umberto Ferreira
(Vic-prezidanto por la Centra Regiono), Paulo Sérgio Vianna
(Ĝenerala-Sekretario) kaj Aloísio Sartorato (Kasisto).
La sidejo de BEJO funkciis en Rio de
Janeiro, kie ekzistis tiutempe la plej forta loka junulara movado, kaj
kie loĝis tri el la estraranoj: Francisco, Paulo Sérgio kaj
Aloísio.
BEJO glate progresis. Fondiĝis novaj
junularaj grupoj en pluraj urboj. La oficiala organo "Impulso" aperis
kaj "furoris" en-kaj-eksterlande. TEJO akceptis la oficialan aliĝon de
BEJO.
La tri estraranoj en Rio estis plene
arĝitaj je pluraj laboroj. Francisco zorgis pri la revuo ĉe la presejo
(ĝi estis sub la redakta respondeco de Nogueira) kaj pri eksterlandaj
kontaktoj (TEJO, UEA kaj aliaj). Paulo zorgis pri la enlanda
korespondado, kontakto kun junulargrupoj kaj redaktado de BEbo (BEJO
Informa Bulteno). Mi respondecis pri kasistaj laboroj kaj kunhelpis
Paulo-n en la redakto de BEbo, krom zorgi pri ĝia pres-aranĝo. La
ceteraj vic-prezidantoj agadis laŭeble en siaj respektivaj regionoj.
Tamen, en la dua semestro de 68, okazis
eta krizo en BEJO. Paulo Sérgio, pro personalaj kialoj,
devis forlasi la estraron kaj mi subite estis ŝarĝitaj ankaŭ de la
sekretariaj kaj redaktaj laboroj de li faritaj ĝis tiam.
La situacio fariĝis por mi neeltenebla,
ĉar ne estis eble fari samtempe la laboron de du personoj. Tiam mi
skribis al Mello, Nogueira kaj José Mário (el
Natal): la junulara movado en Rio malfortiĝis, dum en Nordoriento ĝi
daŭre prosperas (tiutempe, jam estis okazintaj du regionaj
E-renkontiĝoj organizitaj ekskluzive de la junularo!); do alvenis la
momento por ke la administra parto de BEJO iru al la manoj de
nordorientanoj. Kaj en 1969 en São Paulo, okaze de la E-a
Seminario tie okazinta, elektiĝis nova BEJO-estraro, kies prezidanto
fariĝis José Mário Marques, el Natal,
ĝenerala-sekretario Carlos Lima Melo, el Fortaleza, kaj kasisto Iraci
Sales Nobre, el Natal. Vic-prezidantoj fariĝis: Marcelo
Engrácia Garcia (Sudo), Manoel Floro (Oriento), Robeto P.
Nogueira (Nordoriento), Waldir Antônio Silvestre (Centro).
BEJO do komencis novan tre pozitivan
fazon (la "nordorientan"). La revuo daŭre aperis. Novaj grupoj estiĝis.
Oni instruis la lingvon amase. Tamen la politikaj okazaĵoj de la 70-aj
jaroj en nia lando ankaŭ atingis la movadon. "Oni diris" ke iu membro
de Rio Grande do Norte E-Junularo okazigis politik-tendencan kunvenon
en la esperantista sidejo. La sekurec-polico sciis pri la afero kaj
pluraj membroj de la junulara grupo estis invititaj ĉeesti al la
policejo por doni klarigon pri tiu afero (ĉu ili ankaŭ estis
perfortitaj, mi ne scias, tamen oni konjektis pri tio).
Tia okazintaĵo grave malvarmigis la
entuziasmon de la nordorientanoj. Iom post iom BEJO agoniis kaj,
finfine, komplete stagnis.
Nur en 1975, kiel fenikso, ĝi reviviĝis
el la cindroj pere de junular-grupoj en Rio de Janeiro, sub la gvido de
Ciro Gomes de Freitas. Sed tio estas alia historio, kies detalojn povas
pli bone rakonti la dua generacio de BEJO-anoj.
|