Reto de Reprezentantoj de BEJO

La sistemo de reto de reprezentantoj estas en survoje al ŝanĝiĝo. Vi, membro, akompanu la diskutojn en nia vikio "BEJO-Vikio" kaj, se ne ekzistas reprezentantoj en via urbo, nepre metu vian nomon. La reguloj, provaj por 2007, estas ĉi tiuj:

- Esti membro de BEJO;

- Havi malpli ol 30 jarojn je aĝo (ne temas pri diskriminacio por la pli aĝaj membroj, sed nur zorgo ke la esperanta movado ne aspektu kiel senjunula);

- Sendi oftajn noticojn pri la okazaĵoj en via urbo, ŝtato ktp (ĉi tio dependos de la kvanto kaj la distribuiĝo de la esperantistoj, krom disponebleco de la persono ktp), konkretajn iniciatojn, kio funkciis, kio fiaskis, inter aliaj informoj;

- Ne ligi BEJOn aŭ esperanton al politika partio, religio aŭ iu privata grupo. Tio ne signifas, ke ne estas permesata, ekzemple, instrui esperanton en sidejo de politika partio aŭ grupo aŭ eĉ en religia sidejo. Tamen, ne estas permesate aserti malverojn: diri, ke esperanto apartenas al religio X, aŭ prezenti esperanton laŭ la vidpunkto de religio, kvazaŭ tio estus la nura vero de esperanto (tio certe forfuĝigos personojn de aliaj religioj aŭ kredoj, krom la ateistojn), aŭ aserti senhezite, ke esperanto estas lingvo de certa politika vidpunkto (forfuĝigante personojn kun aliaj vidpunktoj).
Ne estas tro rememori: BEJO estas neŭtrala politike, religie kaj eĉ sekse. En tiuj cirkunstancoj devas regi la konscio kaj la kohero;

- Prefere, la homo devas havi bonan regon de esperanto, escepte en regionoj kie ne ekzistas alia elekto. En tiu situacio, la reprezentanto devas disvolvi la studon kaj havi en menso la fortajn punktojn de la lingvo.

Felipe Queiroz
Prezidanto de BEJO