Konkurso "BEJO-Ataŝeo" 2008


Pasintjare, junulo, Lucas Vignoli Reis, gajninto de la lasta konkurso BEJO-Ataŝeo 2006, vojaĝis tra Eŭropo dum 6 monatoj, partoprenante esperantajn eventojn kaj vizitante geesperantistojn en pluraj eŭropaj landoj, farante prelegojn pri la brazila kulturo en Esperanto, kiel speciala reprezentanto de BEJO.  Vidu fotojn de la vojaĝo en la paĝo:
http://lucasvignoli.multiply.com

Post la sukceso de la unua konkurso, danke al la Fonduso Junularo de BEL kaj granda helpo de Oomoto al la Fonduso, (dankon Oomoto kaj sennomaj helpantoj kiuj mondonis al la Fonduso) ĉi-jare BEJO kune kun BEL lanĉas la konkurson "BEJO-Ataŝeo2008".

Ĉi-jare la konkurso vokas pensadon pri la tendenco de la esperanta movado, kiu kelkfoje celas pri si mem, forgesante la eksteran mondon. Tendenco kiu plurfoje malpermesas la pligrandiĝon de la movado. La postulanto (vidu la regularon malsupre por aliaj detaloj) devos prezenti monografion en Esperanto kiu traktos la jenan temon: "Esperanto, ĉu interna lingvo aŭ interna ideo? Disvastigado trans la murojn de la movado" kun la plej granda kvanto de scienca baziĝo ebla.

La partoprenanto kiu venkos la konkurson gajnos pasaĝojn Eŭropen, materialon por prelegi en Esperanto pri Brazilo kaj la helpo de la lasta venkinto por plani la vojaĝon, peti gastiĝon ktp.

Ĉu vi havas dubon pri la konkurso?  Lucas havos grandan ĝojon helpi vin.  Sendu al li mesaĝon en la adreso:
lucas (punkto) vignoli (punkto) reis (heliko) gmail (punkto) com

Denove, pri la Fonduso Junularo: nun post la kreo de la fonduso, eblos donaci per la aliĝilo al BEL/BEJO monon specife por la fonduso, kiu estos uzata por la konkurso "BEJO-Ataŝeo" kaj aliaj bonfaroj por la Junularo. Kion vi atendas? Donacu ion ajn por la konkurso (eĉ se estos du realoj).




Regularo de la dua konkurso BEJO-Ataŝeo

* Laŭ brazilaj leĝoj, ĉi tiu regularo ne estas konsiderata oficiala, pro tio, ke ĝi ne estas en oficiala lingvo de Brazilo kaj taŭgas nur por simpla informado.  Por vidi la regularon en la portugala lingvo (kaj ja oficialan), iru al la portugala versio de la paĝo.


1.
La postulanto devas esti juna (kun inter 18 kaj 30 jaroj) kaj membro de BEJO.

2.
La postulanto devas redakti en Esperanto monografion pri la temo "Esperanto, ĉu interna lingvo aŭ interna ideo? Disvastigado trans la murojn de la movado.", bazigante la verkon science, la postulanto devas elekti emfazon en unu el la fakoj de la homa scio (kiel, ekzemple, inter aliaj: sociologio, kultura antropologio, historio, politika scienco, filozofio ktp); la postulanto elektinte la emfazon povas uzi konojn de aliaj fakoj de la scienco.

La monografio devas esti defendata voĉe, en Esperanto, de la propra postulanto en la Brazila Kongreso de Esperanto en Fortalezo, de la 12-a ĝis la 16-a de julio de 2008.

Paĝgrando: folioj A4
Kvanto de paĝoj: minimume 15 kaj maksimume 30
Tipografio: karakteroj Helvetica aŭ Arial gradaj je 11
Spaco inter linioj: 1,5
Marĝenoj: maldekstra - 3 cm /
dekstra  - 3 cm / supra - 3 cm / malsupra - 3 cm.
Paragrafoj: 1,25 cm.

Kvin ekzemplerojn de la monografio sendos per registrita letero la postulanto ĝis la 20-a de junio de 2008 (valoros la tago de la stampo de la poŝta entrepreno), al la adreso de Brazila Esperanto-Ligo:

Concurso BEJO-Ataŝeo 2008
Brazila Esperanto-Ligo
Caixa Postal 03625
70084-970 Brasília-DF

3.
Dum la Brazila Kongreso de Esperanto de 2008 en Fortalezo, la partoprenanto devos prezenti publike sian laboron maksimime en 30-minuta periodo antaŭ skipo de juĝantoj difinita de BEL kaj BEJO, kiu elektos la plej bonan laboron. La juĝskipo elektos la venkinton laŭ la konsidero de la jenaj kriterioj, kun egala valoro:

1. Skribita verko:
1.1. Uzado de la lingvo Esperanto;
1.2. Konsistanco de la argumentoj kaj scienca surbaziĝo de la verko;
1.3. Kvalito de la enkavo de la monografio;                
1.4. Respekto al la formalaj reguloj kaj al la ĉefa temo;
2. Voĉa prezentado:
2.1. Uzado de la lingvo Esperanto;
2.2. Kapablo rezumi kaj komuniki la ĉefajn punktojn de la skribita verko;
2.3. Kapablo envolvi la publikon.

3A.
Alternative, se kaj nur se la partoprenanto ne povos partopreni la Brazilan Kongeson de Esperanto de 2008 en Fortaleza, ĝi povos fari la prelegon en alia loko, registri ĝin en video kaj sendi en DVD-video aŭ VHS al la organizantoj de la konkurso ĝis la tago 20-a de junio de 2008 (kune kun la kvin kopioj de la monografio). Se tiel ĝi deziros procedi, la partoprenanto devas kontakti la organizantojn de la konkurso ĝis la 10-a de majo de 2008, por ke estu konsentitaj la detaloj de la publika prelego kaj ke estu indikita iu atestanto kiu atestos:

1. Ke la prelego estis publika, tio estas, ĝi estis malfermita por la partopreno de pliaj personoj;
2. Ke la prelego kaj la filmado estis faritaj samtempe kaj en ununura fojo;
3. Pri la daŭro de la prelego;

4.
La venkinto ricevos diplomon de BEJO-Ataŝeo en Eŭropo, Pasportan Servon, flugbileton por iri kaj reveni al unu lando de Eŭropo. Ĝi rivevos ankaŭ, laŭ donacoj speciale destinitaj al la konkurso kaj kromaj rimedoj de BEL aŭ BEJO, kromajn vojaĝajn pagojn. La venkinto devos labori pri sia pasporto kaj vizo en la kazo de vojaĝo pli longa ol 3-monata*. La gastiĝo okazos per Pasporta Servo. Brazila Esperanto-Ligo kontaktos geesperantistojn pri la vojaĝplano.

5.
La venkinto devos fari almenaŭ SES prelegojn pri Brazilo en Esperanto en la lando(j) en kiu(j) ĝi estos. BEL disponigos materialon por la prelegoj.


6.
La venkinto devas ankaŭ fari prelegon pri sia vojaĝo en la Brazila Kongreso de Esperanto okazonta tuj post sia vojaĝo kaj ankaŭ verki detalan artikolon por Momenton! kaj Brazila Esperantisto kun fotoj pri la vojaĝo.

7.
La premio ne povas esti ŝanĝita al mono aŭ ajna alia speco de rekompenco, pro tio, ke ĝia celo estas kultura. La postulanto devas komenci la vojaĝon ĝis la 15-a de julio de 2009 kaj reveni antaŭ la Brazila Kongreso de Esperanto de 2010.


Ĝenerale por Okcidenta Eŭropo, brazilanoj ne bezonas vizon por 3-monataj periodoj kiel turistoj. Por grandigi la ĉeeston ĝis 6 monatoj aŭ 1 jaro, la dependo estas la kondiĉo de la vizo. La respondeco pri la ekhavo de la vizo, laŭbezone, estas de la venkinto de la konkurso, ĉar tio dependas de unuopaj kaj personaj aferoj kaj ne de decidoj de BEL/BEJO.